Glodghilești
komunumo en Rumanio
Glodghilești [glodgileŝtj] (hungare: Glodgilesd, germane: Gileschdorf) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Deva. En 1910 ĝi havis 827 loĝantojn (rumanoj); en 1992 243 (rumanoj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1468. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad vármegye). Administre ĝi apartenas al la komunumo Burjuc.
Glodghilești | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Hunedoara | ||
Alinome | Glodgilesd (hungare), Gileschdorf (germane) | ||
Komunumo | Burjuc | ||
Iama hungara departemento | Hunyad | ||
Situo | 45° 59′ N, 22° 29′ O (mapo)45.97861111111122.476666666667Koordinatoj: 45° 59′ N, 22° 29′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 193 m | ||
Poŝtkodo | 337167 | ||
Loĝantaro | 212 (en 2011; 231 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 89115 | ||
Glodghilești situas ĉe la komunuma vojo DC160, kiu tamen ne ligas ĝin al la komunuma sidejo Burjuc, sed nur al la najbara komunumo Zam kaj al Brădățel.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Eksteraj ligiloj redakti
- Popolnombrado 2002
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Administracia mapo de la distrikto