Glotizita konsonanto

Glotizita konsonanto (aŭ ploziv-glota konsonantoglotaligita konsonanto) estas konsonanto produktata kun grava partopreno (moviĝo, fermiĝo) de gloto.

Glotaligita konsonanto povas esti ejektiva (elĵeta, ĉe la movo de la gloto supren) kaj injektiva (enspira, ĉe la movo de la gloto malsupren). La ejektivoj estas preskaŭ ĉiam senvoĉaj plozivojafrikatoj, la injektivoj estas preskaŭ ĉiam voĉaj plozivoj.

IFA markas glotaligitecon per apostrofo: [k’], [p’] kaj tiel plu.

Glotizitaj konsonantoj en lingvoj redakti

Multaj lingvoj de Afriko, Ameriko, Kaŭkazio kaj Siberio havas ejektivajn glotalizitajn konsonantojn. Versimile, nur du hindeŭropaj lingvoj havas tiajn sonojn: la armena kaj la oseta (tion oni klarigas per longaj kontaktoj kun kaŭkaziaj lingvoj aŭ eĉ per kaŭkazia lingva substrato). Inter la tjurkaj lingvoj nur dialekto de la kumika lingvo havas tiajn sonojn, same pro la longa kontakto kun kaŭkaziaj lingvoj.

La injektivaj glotaligitaj konsonantoj estas renkonteblaj nur en la lingvoj de Afriko kaj Sud-Orienta Azio.

Vidu ankaŭ redakti