Gnostikaj evangelioj

Gnostikaj evangelioj estas amplekso de verkoj kiuj generiĝis en la klera intelektula medio de Aleksandrio ĉirkaŭ la 2-a jarcento, sine de tiu mistika-filozofia pensotendenco dirita gnostikismo, aparte de de kristana gnostikismo. Vidpunkte de kristana ortodoksismo, neniu el la gnostikaj evangelioj inkluziviĝis en la biblia kanono de la kristanaj eklezioj: do tiuj evangelioj estas konsiderataj apokrifaj evangelioj

La informo pri gnostikismo kaj ĝiaj tekstoj (evangelioj aŭ agoj aŭ leteroj...) restis laŭ longaj jarcentoj ligita al la citaĵoj kaj komentoj, plejparte malemaj, pri kio troviĝas abunda spuraro en kristana patristiko. La absoluta manko de dokumentoj, kiuj ne estus frazeroj reportitaj en aliaj verkoj, ofte eĉ aliigitaj, igis malfacilaj la lokigon kaj komprenon de gnostikismo. Tamen, la arkeologia malkovro, okazinta en 1945 ĉe vilaĝo Nag Hammâdi, en Alta Egiptio, de Pakomia monaĥa biblioteko de gnostikaj tekstoj, skribitaj sur papirusoj en kopta lingvo, donis novan impulson al la studoj pri tiu kultura fenomeno. Reale, komplikaj kvereloj pro rajtoj de posedo kaj akiro de la malkovritaj tekstoj, fakte, malfruigis la komencon de tiuj studoj ĝis 1956 (escepte de eta grupo de manuskriptoj, haste akiritaj de Fondaĵo Jung de Zuriko). Sekvis kroma interrompo, ĉesigita en 1962 per akordoj inter UNESKO kaj registaro de la Unuiĝinta Araba Respubliko, kaj denove en 1967, pro la araba-israela konflikto. Hodiaŭ la 13 papirusaj rulaĵoj, kiuj entute entenas 53 gnostikajn verkojn, estas katalogitaj, kaj parte transskribitaj kaj studitaj.

Tekstoj de la gnostika literaturo redakti

Elemento de kristana gnostikismo redakti

Preskaŭ ĉiuj gnostikaj verkoj kontruiĝas ĉirkaŭ “sekreta” doktrino konfidita al kelkaj de la apostoloj kaj konservinda por la estonto, kiu konstituas la “gnozon”, nome la saviga scio.

La kreinto ne estas la Dio bona kaj plenama. Tiu ĉi, male, estas kiu volas savi la homaron de la falo provokita de la dio kreinta.

La serio da eonoj kaj emanaĵoj fine maldistingas la kreaĵaron el Dio kun implicita henoteismo.

Jesuo privilegias Marian Magdalenan kun kiu, foje, estas spirite edziĝinta. Preskaŭ ĉiam kristanaj gnostikuloj malŝatas la seksajn rilatojn kaj kiam Jesuo kisas surbuŝe Marian Magdalenan, tio signifas ke li al ŝi komunikas la saĝon.

La gnostikaj komunumoj akcentas asketismon kiun ĝenerale estis estimige konsiderita de la Granda Eklezio.

Ĝenerale la karna homeco de Kristo estas reduktita kaj kvazaŭ kaŝita avantage de lia “eoneco”.

La Triunuo ne plu estas konfida komunikaĵo de Dio sed diversmaniera kombinaĵo, en kiu la diaj personoj aperas aŭ emanataj aŭ sendependaj eonoj.

Vidu ankaŭ redakti