Gnostikismo

(Alidirektita el Gnozo)

Gnostikismo aŭ gnozismo estas formo de religio kiu floris dum la 2-a kaj 3-a jarcentoj[1]. Ĝi eble devenis de grekaj interpretoj de orienta religio. Estis multaj specoj kaj subspecoj de gnostikismo – juda, kristana, zoroastria, idolkulta, ktp – sed el la multaj specoj, la plej forta kaj furora klare estis la kristana gnostikismo de Valentino (la 2-a jarcento), aleksandriano kiu preskaŭ fariĝis la papo ĉirkaŭ 140. Ĉi tie temas ĉefe pri ĉi tiu speco. (Alia ĉefa formo de kristana gnostikismo estis la de Marciono).

Gnostikismo estis la unua granda herezo de kristanismo. Se katolikismo estis la juda, proletara interpreto de kristanismo, gnostikismo estis la greka, burĝa interpreto. Iasence, ĝi estis platonista interpreto de kristanismo: Al katolikoj, ĝi ŝajnis kristana herezo, dum al platonistoj, ĝi ŝajnis duon-bakita platonismo kun arogantaj mitoj enmiksitaj.

(Notu bone: en tiu tempo, katolikismo kaj ortodoksismo estis unu eklezio, ne skisminte ĝis la 11-a jarcento (vidu Orienta skismo)).

Gnostikismo instruis ke la materia mondo estas malbona, tial ĝia kreinto, la dio de Moseo, la Demiurgo, ankaŭ estas malbona. Sed Jesuo Kristo estis sendita de la vera, bona Dio, la nekonata Patro, por instrui doktrinon sekretan. Sed ĉar la materia mondo estas malbona, Jesuo klare ne estis homo, sed nur ŝajnis homo, kaj nur ŝajnis morti sur la kruco. Tial Jesuo ne savas per sia morto, sed per sia sekreta doktrino, la gnozo (greke, gnosis).

Gnostikismo floris tra la romia imperio, kaj precipe en Egipto kaj estis simila al aliaj misteraj kultoj de la tempo kaj iafoje estis instruita de magiistoj. Sankta Ireneo de la 2-a jarcento estis la ĉefa kaj la plej fama batalinto kontraŭ la herezo, sed eĉ Origeno en la 3-a jarcento devis batali kontraŭ ideojn gnostikajn.

La biblioteko de Nag-Hamado, eltrovita en 1945 en la dezerto de Egipto, estas gnostika kaj enhavas multe de la sekreta doktrino de Jesuo.

Antaŭ 1945, Ireneo estis nia ĉefa fonto pri gnostikismo, sed nun la ĉefa fonto estas la biblioteko de Nag-Hamado.

Doktrino redakti

Ni vivas en mondo plena de sufero, mondo klare difekta kaj absurda. Sed interne de ni homoj estas io multe pli alta ol la mondo, io kio devenas de loko nemonda kaj nekonata, kio revokas nin en voĉo kvieta, apenaŭ aŭdebla. La io estas semo dia, estas nia vera naturo, nia spirito. Ĝi devenas de la vera Dio, do ĝi estas vera kaj perfekta. Ĉio alia—la mondo, la korpo, eĉ la animo kaj moralo, estas trompaĵoj, estas la kaduka, malsana, trista kreo de dio pretenda, la Demiurgo.

La Demiurgo estas la Kreinto de nia mondo, estas la dio de judismo, de katolikismo, de islamo, de moralordonoj, sed li ne estas la vera Dio. La mondo kiun li kreis estas difekta kaj plena de sufero, ĉar li ne estas la vera Dio, sed dio pretenda kiu fuŝis la laboron. Li kulpigas nin, la malobeon de Adamo, la originalan pekon, sed ĉi ĉio estas granda mensogo. En la Ĝardeno de Edeno, nur la serpento diris la veron. La serpento ne estis Satano, la diablo, kiel diras la Demiurgo, sed Sendito de Lumo, sendito de la vera Dio, kiu volas liberigi nin per la vera scio per la gnozo.

La vera Dio sendis aliajn Senditojn de Lumo: Seth, Jesuo, Manikeo. Ili venis por liberigi nin de la mensogoj de la Demiurgo, de la malliberejo de karno kaj tero. Sed se ni kredas la mensogojn kaj forgesas nian veran devenon, tiam morto ne liberigos nin kaj ni ne vidos Dion.

La granda problemo de homo estas tia forgeso, tia nescio. Laŭ la Demiurgo la granda problemo de homo estas peko, do li sendis Moseon kaj la Dekologon. Do la katolikoj kredas ke Jesuo venis por morti por niaj pekoj. Sed ĉi ĉio estas mensogo. Jesuo ne venis por liberigi nin de peko, sed de nescio kaj iluzio. Li ne portis pardonon por peko, sed la veron, la gnozon. La kerno de la katolika evangelio estas la morto de Jesuo sur la kruco, sed la kerno de la gnostika evangelio de Tomaso estas la sekretaj diroj de Jesuo.

Homo redakti

Homo estas estaĵo triparta: spirito, animo kaj karno. La spirito devenas de la vera Dio, sed estas malliberigita en la karno, kiu estis kreita de la Demiurgo. La animo devenas de Aĥamoth, la patrino de la Demiurgo.

Ĉar homo estas triparta, estas tri grandaj klasoj de homoj laŭ la parto kiu precipas en ĉiu:

  • spiritanoj (greke, pneŭmatikoj) estas gviditaj de la spirito, de la parto deveninta de Dio, ĉar ili posedas la veran scion, la gnozon. Ekzemplo: la gnostikoj mem. Post morto ili vidos Dion kaj loĝos kun li, ĉiu kun sia anĝelo.
  • animanoj (greke, psyĥikoj) estas gvidataj de la animo, la parto de la Demiurgo, kiu donas al la karno vivon animalan. Ili emfazas moralordonojn kaj erare servas la Demiurgon kiel Dio. Religiaj kaj piaj. Ekzemploj: religiaj judoj, katolikoj, islamanoj, protestantoj, ktp. Post morto, ili loĝos kun la Demiurgo.
  • karnanoj (greke, hylikoj) vivas tute en la mondo kaj eĉ ne levas la okulojn al la Demiurgo. Ili, gvidate de la karno, serĉas korpan plezuron, monon, honoron, la bonan estimon de aliaj, kaj aliajn materiajn valorojn. Ili ekzistas nur en materia mondo kaj havas nek spiriton, nek animon. Post morto ili malaperos, kiel ĉiuj materiaj estaĵoj.

Monda sistemo redakti

La mondo konsistas de du partoj: la Kenomo (greke kenoma, "malpleneco"), nia mondo de fenomeno, kaj la Pleromo (greke, πλήρωμα, "pleneco"), platonisma mondo de ideoj. La vera Dio, la nekonata Patro, loĝas en la Pleromo kune kun la tridek aeonoj, la eternuloj, la ideoj: Vorto, Menso, Penso, Vero, Fido, Espero, Amo, Vivo, Plezuro, Eklezio, Homo, Saĝo, Kristo, Sankta Spirito, ktp. La aeonoj estas seksaĵoj kiuj kuniĝis por naski aliajn aeonojn en genealogio longa. La vera Dio, ankaŭ nomata Bythos (greke Βυθος, "la Profundeco") ne kreis la unuajn aeonojn, sed ili emanas el li.

Aeonoj redakti

Laŭ la sistemo de Valentino, kiun ni scias plejparte per kritikismoj de iliaj oponentoj (aparte la libro de Tertuliano "Adversus Valentinianos", Kontraŭ Valentinanoj), entute ekzistas 30 aeonoj.

 
Skemo de Aeonoj (necesas esperantigi)

Unuaj ok aeonoj (4 generacioj) nomiĝas Ogdoad (la Okopo):

  • Unua generacio:
    • Bythos (La Profundeco) kaj Sige (Silento)
  • Dua generacio:
    • Caen (Potenco) kaj Akhana (Amo)
  • Tria generacio, emanata el Caen kaj Akhana:
    • Nous (Menso) kaj Aletheia (Vero)
  • Kvara generacio, emanata el Nous kaj Aletheia:
    • Sermo (Vorto) kaj Vita (Vivo)
  • Kvina generacio, emanata el Sermo kaj Vita:
    • Anthropos (Homo) kaj Ecclesia (Eklezio)

De ili devenas Decad (la Dekopo) kaj Dodecad (la Dudekopo), la Sesa generacio:

  • Decad, emanata el Sermo and Vita,:
    • Bythios (La Profunda) kaj Mixis (La Miksa)
    • Ageratos (La Eterne Juna) kaj Henosis (Unio)
    • Autophyes (Esenca Naturo) kaj Hedone (Pleazuro)
    • Acinetos (Nemovebla) kaj Syncrasis (Kunmikso)
    • Monogenes (Monogena) kaj Macaria (Feliĉo)
  • Dodecad, emanata el Anthropos kaj Ecclesia:
    • Paracletus (Komfortulo) kaj Pistis (Kredo)
    • Patricas (Patra) kaj Elpis (Espero)
    • Metricos (Patrina) kaj Agape (Amoro)
    • Ainos (Preĝo) kaj Synesis (Intelekto)
    • Ecclesiasticus (Ekleziido) kaj Macariotes (Beneco)
    • Theletus (Perfekto) kaj Sophia (Saĝo)

La tento kaj pasiono de la plej juna kaj malalta Aeono, Sofia, kreis la kenomon.

Kenomo redakti

En la Kenomo estas la ok niveloj de la ĉieloj, Aĥamoth, kiu loĝas en la oka ĉielo, kaj ŝia filo, la Demiurgo, kiu loĝas en la sepa ĉielo. La Demiurgo ne scias pri la pli altaj niveloj kaj ĝiaj loĝantoj, nek eĉ pri sia patrino. Li kreis la subĉielan mondon, kie ni loĝas. Niaj spiritoj estas diaj semoj malliberigitaj en lia difekta mondo.

Arĥonoj redakti

En malfruaj variantoj de Gnostkismo vaste uzatis termino Arĥono (Archon), kiu signifis servistojn de Demiurgo. Laŭ Orfika Gnostikismo, ekzistas sep arĥonoj. La unua, Jaldabaof (Iadabaoth aŭ Ialdabaoth) kreis na aliaj ses: Jao (Iao), Savaof (Sabaoth), Adonaj (Adonaios), Elaj (Elaios), Astafan (Astaphanos) kaj Horaj (Horaios) (Kiel preskaŭ ĉio kion ni scias pri antikva gnostikismo, tion mi scias de kritikaj libroj. La informo devebas de libro Contra Celsum far Origeno, VI.31). Jaldabaof havas kapon de leo, same kiel Kronos (Chronos) aŭ Veda Narasimha, formo de Viŝnu.

Sendintoj de Lumo redakti

Kristo estis ne Dio, sed Sendito de Lumo kiu alvenis al tero kiel homo. Lia korpo kaj suferado sur la kruco estis ŝajna, ne vera. Jesuo Kristo ne mortis por niaj pekoj, sed por transdoni al ni la sekretan doktrinon, la gnozon.

Sakramento redakti

Ili ŝajne praktikis bapton kaj ian eŭkaristion. Estis ritoj por edziĝo kaj morto. Ili sanigas per formulo por elpeli demonojn.

Ili kantis kaj himnis kaj preĝis. La Kantaro de Salomono estis himnaro gnostika.

Moralo redakti

Moralo ne estas por la spiritanoj, sed por la pli malfortaj animanoj. La granda problemo de homo ne estas peko sed nescio kaj iluzio, do al multaj gnostikoj moralo ne gravas. Tial ili vivis tute libere kaj senmorale kaj (al la katolikoj kaj platonistoj) skandale. Ambaŭ la katolika Ireneo kaj la novplatonisma Plotino raportis pri la malmoralo de la gnostikoj.

Sed aliflanke, laŭ gnostikismo la mondo kaj la karno, kiel kreitaĵoj de la Demiurgo, estas nature malbona kaj evitinda. Tial aliaj gnostikoj vivis severe kaj evitis karnan plezuron. La biblioteko de Nag-Hamado, kaŝita de monaĥo en kaverno en la jarcento IV, raportis pri gnostikismo pli severa kaj ne menciis pri malmoralo inter la gnostikoj.

Organizo redakti

Ne estis iu ajn centrigita eklezio aŭ normaj skriboj, kiel en katolikismo, sed plurforma florado de sektoj, skriboj kaj skoloj de inventemaj instruistoj. La ero de organizo estis la instruisto (ekzemple, Valenteno) kaj siaj studentoj.

Gnostikoj kritikis la episkopojn kaj diakonojn de la katolika eklezio kiel "malsekaj kanaloj" (Apokrifo de Petro, 79.22-80.7).

Historio redakti

30 redakti

Laŭ la kredintoj mem, la origino de gnostikismo estis en la sekretaj instruoj de Jesuo Kristo. Laŭ la katolikoj de la jarcento II, gnostikismo devenis de la instruo de Simono, la magiisto menciita en la libro Agoj.

La evangelio de Tomaso eble estis verkita en la jarcento I.

Studo de la biblioteko de Nag-Hamado montras, ke gnostikismo kreskis ne el la sama radiko kiel katolikismo, sed paralele en la sama loko kaj tempo.

100 redakti

La plej frua, certa atesto pri gnostikismo estas de la 2-a jarcento en la skriboj de Sankta Ireneo en la tempo de Valenteno.

Valenteno estis la plej granda instruisto de gnostikismo kaj preskaŭ fariĝis la papo ĉ. 140. Liaj doktrinoj estis plue disvolvigitaj de Ptolemeo, Herakleo, Teodoto, Marko, Aksioniko de Antioĥio kaj Kandido de Ateno. Ptolemeo kaj Herakleo verkis iujn el la plej fruaj komentarioj pri la evangelio de Johano. Aldone al Johano la gnostikoj estis interesitaj de Genezo kaj la leteroj de Paŭlo. Ili ankaŭ havis siajn skribojn proprajn, ekzemple la evangelioj de Tomaso kaj Filipo, la agoj de Petro, la apokrifo de Jakobo, ktp.

Ireneo, Justino Martiro, Hipolito, Tertuliano, Origeno, Klemento de Aleksandrio, Krizostomo kaj Aŭgusteno batalis kontraŭ gnostikismo. Gnostikismo influis katolikismon per Klemento de Aleksandrio kaj eble per ĝiaj ritoj. Klemento mem citis la evangelion de Tomaso.

200 redakti

En la jarcento III gnostikismo estis multe pli furora ol katolikismo: ekzemple, la greka filozofo Plotino, kiu loĝis en Aleksandrio kaj Romo kaj eble estis la plej bona pensinto de sia tago, konis gnostikismon, sed ne katolikismon. Spite de tio, post unu jarcento katolikismo venkis. Laŭ Elaine Pagels, usona profesoro de Universitato Princeton, gnostikismo perdis la darvinan lukton por travivo al katolikismo pro manko de papoj kaj martiroj: Ĉar la gnostika Jesuo ne suferis ĝis morto, neniu gnostiko volis martiri sin por la fido. Aldone, sen iu ajn plej alta aŭtoritato de dogmo, ĉiu gnostika instruisto disvastigis sian propran specon de gnostikismo, do disiginte kaj malfortiginte la fidon.

Plotino, fondinto de novplatonismo, batalis kontraŭ gnostikismo en Eneadoj 2.9 por ĝustigi la bedaŭrindajn erarojn de siaj eks-kristanaj disĉiploj.

300 redakti

En la jarcento IV, post lukto kontraŭ arianismo, katolikismo fariĝis la oficiala religio de la roma imperio. En 367, Sankta Atanazio ordonis forigi ĉiujn herezajn skribojn. Eble en respondo al la ordono, monaĥo kaŝis 13 librojn de gnostikaj skriboj en kavernon en la dezerto de Egipto. Tie ili kuŝis 16 jarcentojn, nekonataj, ĝis 1945 kiam ili estis eltrovitaj hazarde. Ili estas la libroj de biblioteko de Nag-Hamado.

La disvolviĝo de monaĥismo kaj mistikismo en katolikismo faras gnostikismon multe malpli alloga.

Sed baldaŭ gnostikismo forvelkis. La preĝejoj de la gnostikismo de Valentino daŭris ĝis la jarcento IV.

400+ redakti

 
Sacerdotoj de Manikeismo skribantaj ĉe siaj tabloj, kun priskribo en la sogda lingvo.

Gnostikismo fine kunfandiĝis kun manikeismo, kiu ne estis eĉ kristanismo hereza. Gnostikismo travivas al nia tempo inter la mandeanoj, kiuj loĝas en suda Irako.

Simpligita, katolikigita formo de gnostikismo aperis en Suda Francio en la jarcento XI kiel albiganismo. La katolika atako kontraŭ albiganismo donis al ni la rozarion, la Inkvizicion kaj la monaĥan ordenon de la dominikanoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti