Go-Saga (japane: 後嵯峨天皇, Go-Saga-tennō) (naskiĝis la 1-an de aprilo 1220; mortis la 17-an de marto 1272) estis la 88-a imperiestro de Japanio (21-a de februaro 1242 – 16-a de februaro 1246). Li estis filo de la imperiestro Tsuchimikado kaj lia persona nomo estis Kunihito (邦仁).

Go-Saga
Persona informo
後嵯峨天皇
Naskiĝo 1-an de aprilo 1220 (1220-04-01)
Morto 17-an de marto 1272 (1272-03-17) (51-jaraĝa)
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Familio
Dinastio Imperiestra familio de Japanio vd
Patro Cuĉimikado vd
Patrino Minamoto no Tsūshi vd
Gefratoj Sonjo-hosshinnō • Gishi-naishinnō • Ninjo-hosshinnō vd
Edz(in)o Fujiwara no Kitsushi • Taira no Muneko • Taishi Naishin'nō • Q106569691Q106574792Q106548925Q106684794Q106687391 • Nijō no tsubone • Q106687425Q106687387Q109335887Q106512650 • The great-grandson of Minamoto no Yorimasa (the Miyajin of Emperor Gosaga) vd
Infanoj Go-Fukakusa • Sōshi-naishinnō • Munetaka-shinnō • Kakujo-hosshinnō • Ekishi-naishinnō • Shōjo-hosshinnō • Gaishi-naishinnō • Kōhō Ken'nichi • Emperor Kameyama • Q64783244 vd
Parencoj Fujiwara no Kimiko vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post kiam lia patro Tsuchimikado estis ekzilita el Kioto, la onta imperiestro kreskis en la domo de sia patrino.

Post kiam lia antaŭulo imperiestro Shijō mortis en 1242 sen lasi filon, ekis disputo pri la onta imperiestro. Dum dek unu tagoj ne estis imperiestro antaŭ ol Go-Saga, laŭ la konsilo de la ŝoguna reĝimo de Kamakura surtroniĝis, ĉar lia patro restis relative neŭtrala dum la Jokyu-disputo.

Li famiĝis kiel forta politikisto kontraŭ la ŝoguna reĝimo. Lia povo estis limigita, ĉar la ŝoguna reĝimo kvazaŭ formis la registaron, ĉefe pri militaj kaj financaj kampoj. Tamen la imperiestreco konservis sian tradician aŭtoritaton. Post kvar regjaroj, li memvole transdonis la tronon al du el siaj filoj, unue en 1246 al Go-Fukakusa kaj en 1260 al Kamejama, dume li, el la monaĥejo konservis la povon super la kortumo kaj regadis. Li ankaŭ sendis unu filon al Kamakura kiel ŝogunon - la unua tiel nomita princŝoguno. Post la fino de la vera ŝogunfamilio, la Minamoto-klano (ĉar estis murdita la tria ŝoguno Minamoto no Sanetomo), la plej alta nobelo iĝu ŝoguno. Go-Saga insistis por ke lia filo estu ŝoguno kaj tiel ricevis politikan influon super la ŝoguna reĝimo de Kamakura.

De liaj du filoj devenas la du kontraŭaj imperiestraj linioj.

Antaŭa:
Shijo

Imperiestroj de Japanio
Sekva:
Go-Fukakusa