Gobir (Laŭloka nomo: Gobirawa) estis urbo-ŝtato, kiu lokiĝis en teritorio de la nuntempa Niĝerio. Fondita de la Haŭsoj en la 11-a jarcento, Gobir estis unu el la sep originaj reĝlandoj de Haŭsalando, kaj daŭris sub Haŭsa regado dum preskaŭ sepcent jaroj. Ĝia ĉefurbo estis la urbo Alkalawa. Dum la komenco de la 19-a jarcento, partoj de la reganta dinastio fuĝis norden al kio estas nuntempe Niĝero, de kiu rivala dinastio elvolviĝis, kiu regis sub la nomo Sarkin Gobir (Sultano de Gobir) ĉe Tibiri. En 1975, reunuiĝinta tradicia sultaneco ekloĝis en Sabon Birni, Niĝerio.

Gobir
11-a jarcento – oktobro 1808
historia lando • traditional state in Nigeria • urboŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Alkalawa
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Frua historio redakti

Gobir estis unu el la sep originaj reĝlandoj de la Haŭsaj Reĝlandoj (Haŭsalando), kun historio ĝis almenaŭ la 11-a jarcento. La sidejo de la dinastiio estis ĉe Alkalawa, en nordokcidenta Haŭsalando.

Fulana Milito redakti

Gobir estas precipe memorita kiel la ĉefa kontraŭanto de la Fiulba Islama reformisto Usman dan Fodio. Bawa, reganto de Gobir, verŝajne invitis dan Fodio-on al la areo en 1774; dan Fodio ekloĝis en la urbeto Degel, kaj komencis prediki. Dan Fodio ludis iun rolon en la edukado de la nevo kaj sekvanto de Bawa, Junfa (r. 1803-8), sed ankaŭ publike atakis tion, kion li vidis kiel la mistraktoj de la Hausaj elituloj, precipe la ŝarĝo, kiun ili metis sur la malriĉulojn.

Sarkin Nafata (r. 1797–98) nuligis la tolereman politikon de Bawa, kaj timis la plimultiĝon de armiloj inter la sekvantoj de dan Fodio. La sekvantaj du regantoj ŝanceliĝis inter subpremaj rimedoj kaj ilia mildigo.

Kiam Junfa ekregis en 1803, li tuj trovis sin en konflikto kontraŭ dan Fodio, kaj poste provis murdigi lin kaj malsukcesis, ekzilis dan Fodio-on kaj liajn sekvantoj el Degel. Dan Fodio responde kunigis la Fulbajn klanojn en Ĝihadan armeon, kiu komencis la Fulanan militon. Malgraŭ kelkaj komencaj sukcesoj de la fortoj de Gobir kaj la aliaj Haŭsaj Reĝlandaj Ŝtatoj (plej notinde ĉe la Batalo de Tsuntuo), dan Fodio daŭre konkeris ĉirkaŭajn teritoriojn. Liaj fortoj prenis la Gobiran ĉefurbon, Alkalawa, en oktobro 1808, kaj mortigis Sarkin Junfa-on. La ŝtato tiam parte ensorbiĝis en la Fulanan Imperion.

Fuĝo redakti

Reziston kontraŭ la Ĝihadistoj en la nordoriento estis daŭrigita de Sarkin Ali dan Yakubu kaj Sarkin Mayaki. Kun la helpo de la Haŭsa reganto de Katsina, Sarkin Mayaki konstruis novan ĉefurbon de Gobir ĉe Tibiri, 10 km norde de Maradi en 1836. Kiam la Gobir-a Sultano revoluciis kontraŭ la Sokota Kaliflando en tiu sama jaro, Sokota Sultano Muhammad Bello frakasigis la ribelon ĉe la Batalo de Gawakuke.[1] En nuntempa Niĝero la malnova dinastio de Haŭsaj regantoj de Gobir daŭrigas sian regadon. Rivala branĉo de la dinastio havas sian sidlokon en Sabon Birni, norde de Sokoto en Niĝerio.

La antaŭa Sarkin Gobir Muhammadu Bawa regis en Sabon Birni de 1975 ĝis 2004.

Referencoj redakti

  1. Last, Murray. The Sokoto Caliphate, p. 74–5.

Bibliografio redakti

  • "Usman dan Fodio." Encyclopædia Britannica Online, alirita la 30an de Septembro, 2005.
  • F. Daniel. "Shehu dan Fodio." Journal of the Royal African Society 25.99 (Apr 1926): 278-283.
  • Kühme, Walter. Das Königtum von Gobir, Hamburg 2003.
  • Boubou Hama. Histoire du Gobir et de Sokoto. Présence africaine (Paris/Dakar), 1967.

Eksteraj ligiloj redakti