Godiva (damo)
Godiva (n. ĉ. 997, m. antaŭ 1086, laŭ iuj fontoj la 10-an de septembro 1067) estis edzino de Leofric, grafo de Mercia, Anglio. Ŝi famas pro legenda senvesta rajdado tra Coventry.
Godiva | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | ĉ. 997 en Mercia |
Morto | 10-an de septembro 1067 en Reĝlando Anglio |
Tombo | Coventry ![]() |
Lingvoj | anglosaksa |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Leofric ![]() |
Infano | Aelfgar (Mercia) ![]() |
Ŝi kaj Leofric faris malavarajn donacojn al monaĥejoj. Ŝi postvivis sian edzon, kiu mortis en 1057. Ŝi estis inter la malmultaj anglosaksaj nobelinoj kiuj retenis siajn bienojn post kiam Vilhelmo la Konkerinto konkeris Anglion.

Laŭlegende kiam la loĝantaro de Coventry ege suferis pro impostoj de sia edzo, Godiva ripete petegis lin malgrandigi la impostojn. Fine li promesis tion fari se ŝi senvestigus sin kaj tiel rajdus tra la stratoj de Coventry. Godiva ordonis al la loĝantoj resti hejme kaj fermi la ŝutrojn dum ŝi nude rajdis tra la urbo, kovrite nur per sia longa hararo. Ĉiuj obeis, krom tajloro kiu boris trueton en sia ŝutro: poste oni moknomis la tajloron "peeping Tom" ("gvatanta Tomaso").
Laŭ alia versio de la legendo, Godiva kunigis la loĝantojn kaj, akompanate de du kavaliroj, rajdis malkaŝe tra la urbo.