Golden Earring estis nederlanda rok-bando, fondita en 1961 en Hago kiel The Golden Earrings. Ili akiris tutmondan famon per siaj internaciaj kantosukcesoj "Radar Love" en 1973, kiu atingis la numeron unuan en la nederlandaj pintolistoj, estis inter la dek pintaj en Britio, kaj estis la numero dektria en Usono,[1][2] "Twilight Zone" en 1982, kaj "When the Lady Smiles" en 1984.[1] Dum sia karier, ili havis preskaŭ 30 dekpintajn unnuopaĵojn en la nederlandaj pintolistoj kaj publikigis 25 studialbumojn.

Golden Earring
Persona informo
TTT
Retejo http://goldenearring.nl/
vdr

La bando trairis nombrajn ŝanĝojn en la komenco, kaj atingis stabilecon en 1970, konsistanta de Rinus Gerritsen (baso kaj klavaroj), George Kooymans (voĉoj kaj gitaro), Barry Hay (voĉo, gitaro, fluto kaj saksofono), kaj Cesar Zuiderwijk (tamburoj kaj perkutado), kio restis senŝanĝe ĝis la bando rompiĝis en 2021 post la diagnozo de Kooymans with ALS. Ankaŭ nombraj aliaj muzikistoj aperis en mallongaj komponoj kun la bando laŭlonge de ties historio.

Diskaro redakti

  • Just Ear-rings (1965)
  • Winter-Harvest (1967)
  • Miracle Mirror (1968)
  • On the Double (1969)
  • Eight Miles High (1969)
  • Golden Earring (1970)
  • Seven Tears (1971)
  • Together (1972)
  • Moontan (1973)
  • Switch (1975)
  • To the Hilt (1976)
  • Contraband (1976)
  • Grab It for a Second (1978)
  • No Promises...No Debts (1979)
  • Prisoner of the Night (1980)
  • Cut (1982)
  • N.E.W.S. (1984)
  • The Hole (1986)
  • Keeper of the Flame (1989)
  • Bloody Buccaneers (1991)
  • Face It (1994)
  • Love Sweat (1995)
  • Paradise in Distress (1999)
  • Millbrook U.S.A. (2003)
  • Tits 'n Ass (2012)
  • The Hague EP (2015)

Anoj redakti

 
Ĉefkantisto Barry Hay en 1974.
  • Rinus Gerritsen – baso, klavaroj, gitaro, harmoniko (1961–2021)
  • George Kooymans – gitaro, voĉo (1961–2021)
  • Barry Hay] – voĉo, gitaro, fluto, saksofono (1967–2021)
  • Cesar Zuiderwijk – tamburoj, perkutado (1970–2021)
  • Fred van der Hilst – tamburoj, perkutado (1962–1965)
  • Hans van Herwerden – gitaro (1962–1963)
  • Peter de Ronde – gitaro (1963–1966)
  • Frans Krassenburg – voĉo (1964–1967)
  • Jaap Eggermont – tamburoj, perkutado (1965–1969)
  • Sieb Warner – tamburoj, perkutado (1969–1970)
  • Bertus Borgers – saksofono (1973–1976)
  • Eelco Gelling – gitaro (1973–1975, 1976–1978)
  • Robert Jan Stips – klavaroj, sinteziloj (1974–1976, 1977–1978, 1980, 1982, 1986)
  • John Lagrand – harmoniko (1979)

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Steve Huey. "Golden Earring Biography". AllMusic. Alirita la 8an de Decembro 2021.
  2. US-Singles: Joel Whitburn's Top Pop Singles 1955–2006. Billboard Books, New York 2007, (ISBN 0-89820-172-1) / US-Alben: The Billboard Albums von Joel Whitburn, 6a Eldono, Record Research 2006, (ISBN 0-89820-166-7)

Eksteraj ligiloj redakti