Golden Gate

markolo en Nord-Ameriko

La Golden Gate (Ora Pordego esperante) estas markolo situanta en okcidenta parto de Kalifornio, kiu disigas la golfon de San-Francisko disde la Pacifiko. Ĝi longas 7,9 kilometrojn. La pordego estas difinita de la klifoj de la duoninsulo de San-Francisko kaj la Marin-duoninsulo, dum la «markolo» etas la meze fluanta akvo.

Golden Gate
markolo [+]

AkvejoPacifiko, Golfo de San-Francisko
Koordinatoj37° 49′ 0″ N, 122° 29′ 0″ U (mapo)37.816666666667-122.48333333333Koordinatoj: 37° 49′ 0″ N, 122° 29′ 0″ U (mapo)

Golden Gate (Kalifornio)
Golden Gate (Kalifornio)
DEC
Golden Gate
Golden Gate
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Golden Gate
Vikimedia Komunejo:  Golden Gate (strait) [+]
vdr

La fama Golden-Gate-Ponto, el 28 metroj larĝa kaj 2,7 km longa, ekde 1937 transiras la markolon por kunigi San-Franciskon, sude, kun la kantono Marin, norde.

Antaŭ la alveno de la eŭropanoj en la 18a jarcento, la regiono ĉirkaŭ la markolo kaj de la golfo de San-Francisko estis loĝata de la ohlonoj, sude kaj de la miuokoj, norde. La posteuloj de ties triboj restas ankoraŭ tie.