Ponto San Francisco – Oakland Bay

(Alidirektita el Golfa Ponto)

La Ponto San Francisco – Oakland BayPonto San Francisko – Golfo Oakland aŭ en angla San Francisco–Oakland Bay Bridge (konata surloke kiel la Golfa Ponto, Bay Bridge) estas komplekso de pontoj kiuj spanas super la Golfo de San-Francisko en Kalifornio. Kiel parto de la aŭtoŝoseo Interstate 80 kaj de la rekta ŝoseo inter San Francisco kaj Oakland, ĝi eltenas ĉirkaŭ 240,000 vehiklojn tage en siaj du niveloj.[1][2] Ĝi havas unu el la plej longaj spanoj de pendopontoj en Usono.

Ponto San Francisco – Oakland Bay

Dosiero:Oakland Bay Bridge Western Part.jpg, San Francisco–Oakland Bay Bridge- New and Old bridges.jpg

pendopontoModilonponto • double-decker bridge • vojponto • impostponto • fervoja ponto • multi-level bridge
Situo
Koordinatoj 37° 49′ 5″ N, 122° 20′ 48″ U (mapo)37.818055555556-122.34666666667Koordinatoj: 37° 49′ 5″ N, 122° 20′ 48″ U (mapo)
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Usono

Ponto San Francisco – Oakland Bay (Usono)
Ponto San Francisco – Oakland Bay (Usono)
DEC
Ponto San Francisco – Oakland Bay
Ponto San Francisco – Oakland Bay
Ponto San Francisco – Oakland Bay

Geografia lokigo sur la mapo : Kalifornio

Ponto San Francisco – Oakland Bay (Kalifornio)
Ponto San Francisco – Oakland Bay (Kalifornio)
DEC
Ponto San Francisco – Oakland Bay
Ponto San Francisco – Oakland Bay
Ponto San Francisco – Oakland Bay
Map
Ponto San Francisco – Oakland Bay
vdr
Vido de la ponto el la konstruaĵo de Bank of America.

Tiu pagoponto estis planita jam en la epoko de la Kalifornia deliro pri oro, sed ties konstruado ne ekis ĝis 1933. Desegnita de Charles H. Purcell,[3][4] kaj konstruita de la entrepreno American Bridge Company, ĝi malfermiĝis en la 12a de novembro 1936, ses monatojn antaŭ la Golden-Gate-Ponto. Ĝi origine eltenis aŭtotrafikon en sia supra nivelo, kaj kamionojn kaj trajnojn en la malsupra, sed post la fermo de la linioj de publika transporto de la sistemo nome Key System, ankaŭ la malsupra nivelo estis konvertita al ŝosea trafiko. En 1986 la ponto estis neoficiale dediĉita al James Rolph.[5]

La ponto havas du sekciojn de proksimuma sama longo; la plej malnova okcidenta sekcio, oficiale konata kiel ponto Willie L. Brown Jr., konektas la urbon San Francisco kun la insulo Yerba Buena kaj la plej nova nenomita orienta sekcio konektas la insulon al Oakland. La ponto Willie Brown (okcidenta spano) estas duobla pendoponto kun du niveloj, la okcidentena trafiko estas eltenata en la supra nivelo kaj la orientena en la malsupra nivelo. Origine, la plej longa spano de la origina orienta sekcio estis kantilevra ponto. En 1989 dum tertremo de Loma Prieta, sekcio de la orientspana supra nivelo falis sur la malsupra nivelo kaj la ponto estis fermita dum unu monato. La rekonstruado de la orienta sekcio de la ponto kiel digvojo konektanta kun memankrita pendoponto ekis en 2002; la nova ponto malfermiĝis en la 2a de septembro 2013, kun registrita kosto de ĉirkaŭ 6,5 mil milionoj da dolaroj.[6] Malkiel la okcidenta spano kaj la origina orienta spano, la nova orienta spano estas ununivela kun orientena kaj okcidentena linioj en ĉiu flanko kio faras ĝin la plej larĝan ponton en la mondo, laŭ la Guinness-libro de rekordoj,[7] je 2014.

Referencoj redakti

  1. "Welcome to the Traffic Data Branch - 2012AADT link". California Department of Transportation. [1] Konsultita la 21a de julio 2015.
  2. "Bridge Facts San Francisco-Oakland Bay Bridge". Bay Area Toll Authority, 43.4 million toll-paid vehicles (86.8 million trips) annually. 2013. [2] Arkivigite je 2013-09-21 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 21a de julio 2015.
  3. San Francisco Oakland Bay Bridge (West). Structurae. Nicolas Janberg (2006-05-12). Alirita 2008-08-08.
  4. San Francisco Oakland Bay Bridge (East). Structurae. Nicolas Janberg (2007-02-28). Alirita 2008-08-08.
  5. (Januaro 2009) 2008 Named Freeways, Highways, Structures and Other Appurtenances in California. California Department of Transportation, p. 41.
  6. First Cars Cross SF-Oakland Bay Bridge's New Span. ABC News. Alirita 3a de Septembro 2013.
  7. "San Francisco-Oakland Bay Bridge wins Excellence in Structural Engineering honor", Press releases, California Department of Transportation, 2014-09-15.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti