Golfa Marfluo

(Alidirektita el Golfa marfluo)

La Golfa Marfluo estas varma, rapide fluanta marfluo en la atlantika oceano. Pro la varmotransporto ĝi efikas kiel granda hejtilo, danke al kio grandaj partoj de okcidenta kaj norda Eŭropo, kiel Irlando, Britio kaj Skandinavio havas multe pli varman klimaton ol ilia latitudo supozebligas.

Skema bildo de la Golfa Marfluo

La Golfa Marfluo movas ĝis po 1,5 ⋅ 108 kubajn metrojn da akvo sekunde, tio estas pli ol 100-oble la kvanto de ĉiuj riveroj de la mondo. Ĝi transportas ĉirkaŭ 1 petavaton da energio. Tio estas la energio de ĉirkaŭ 1 miliono da nuklearaj fabrikoj.

La Golfan Marfluon nomis tiel Benjamin Franklin kaj temas pri la Meksika Golfo. Antaŭe oni nomis ĝin Florida Marfluo, kaj sur mapoj de la 16-a kaj 17-a jarcentoj troviĝas la nomo Bahama Kanalo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti