La Golfo de Mannar estas granda neprofunda golfo kiu formas parton de la Lakadiva Maro en la Hinda Oceano kun almenaŭa profundeco de 5.8 m.[1] Ĝi kuŝas inter la okcidenta marbordo de Srilanko kaj la sudorienta pinto de Barato, en la regiono de la Koromandela Marbordo. La ĉeno de malaltaj insuloj kaj rifoj konata kiel Rama Setu, kiu inkludas la insulon Mannar, separas la Golfo de Mannar el Palka Markolo, kiu kuŝas norde inter Barato kaj Srilanko. La rivero Malvatu de Srilanko kaj la estuaroj de la riveroj Tamirabarani kaj Vaipar de Suda Barato drenas en la Golfo.[2] La dugongo vivas tie.

Loko de la Golfo de Mannar inter Barato kaj Srilanko.
Golfo de Mannar.

La Golfo de Mannar estas fama pro sia produktado de perloj en Pinctada radiata kaj Pinctada fucata dum almenaŭ du jarmiloj. Plinio la Maljuna (23–79) jam laŭdis la perlo-kaptadon en la golfo kiel unu el la plej produktivaj en la mondo.[3][4][5] Kvankam la elprenado de naturaj perloj jam estas konsiderata teo multekosta en plej partoj de la mondo, ĝi estas ankoraŭ realigata en la golfo.[6]

Notoj redakti

  1. Gulf of Mannar (SE India), Sea-Seek.
  2. Kallidaikurichi Aiyah Nilakanta Sastri. (1979). South India and South-East Asia: studies in their history and culture. Geetha Book House.
  3. R. Raghu Prasad and P. V. Ramachandran Nair (1973). “India and the Indian Ocean Fisheries”, Journal of the Marine Biological Association of India 15, p. 1–19. 
  4. Arnold Wright. (1999) Twentieth century impressions of Ceylon: its history, people, commerce, industries, and resources, p. 227. ISBN 81-206-1335-X.
  5. James Hornell. (2009) The Indian Pearl Fisheries of the Gulf of Manar and Palk Bay. BiblioBazaar, p. 6. ISBN 1-110-87096-5.
  6. Michael O'Donoghue. (2006) Gems: their sources, descriptions and identification. Butterworth-Heinemann, p. 566. ISBN 0-7506-5856-8.