Golfo de Morrosquillo

La golfo de Morrosquillo [morosKIjo] estas golfo situa en la sudo de la Kariba Maro, en la norda marbordo de Kolombio, apartenanta al la departementoj Sukreo kaj Kordovo. Ĝi ampleksas, de okcidento al oriento, proksimume ĉirkaŭ 80 kilometroj, el la pinto Mestizos, la golfeto Cispatá kaj la elfluo de Tinajones, elfluo de la rivero Sinú, en Kordovo, ĝis la pinto San Bernardo, en Sukreo.[1]

Golfo de Morrosquillo
golfo [+]
Koordinatoj9° 35′ 0″ N, 75° 40′ 0″ U (mapo)9.5833-75.6667Koordinatoj: 9° 35′ 0″ N, 75° 40′ 0″ U (mapo)

Golfo de Morrosquillo (Kolombio)
Golfo de Morrosquillo (Kolombio)
DEC
Golfo de Morrosquillo
Golfo de Morrosquillo
Map
Golfo de Morrosquillo
vdr

Partikulare menciindas la fakto ke en Morrosquillo finas la oleodukto Caño Limón–Coveñas, el kie oni liveras la nafton devenan el la areo de piedemonte llanero. En la norda pinto de la golfo troviĝas la insularo San Bernardo, populara turisma destino kiu etendas marinternen ĉirkaŭ 15 km kaj estas komponita de la insuloj Cabruna, La Palma, Mangle, Tintipán, Panda, El Islote, Múcura, Maravilla kaj Ceycén.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Efraín Otero Álvarez, Lina Mosquera Aguirre, Gerardo Silva Castro, Julio César Guzmán Victoria. «Golfo de Morrosquillo». Golfos y bahías de Colombia. Bogotá: Banco de Occidente. ISBN 978-958-95504-2-7. [1] Konsultita la 20an de Aŭgusto 2016.