La golfo de Tokio (japane 東京湾, [Tōkjō-ŭan]) estas golfo ĉe la pacifika marbordo de Japanio. Borde de ĝi situas la nuntempe tutmonde plej granda metropola regiono, do regiono plej homplena, la metropola regiono de Tokio - laŭ la stato de la jaro 2008 tie vivas pli-malpli 37 milionoj da loĝantoj. La golfo de Tokio etendiĝas 60 kilometrojn inter nordo kaj sudo, kaj 40 kilometrojn inter oriento kaj okcidento. Borde de la golfo sitaus unu el la plej grandaj aziaj marhavenoj, la haveno de Jokohamo.

Golfo de Tokio
golfeto [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj35° 25′ 0″ N, 139° 47′ 0″ O (mapo)35.416666666667139.78333333333Koordinatoj: 35° 25′ 0″ N, 139° 47′ 0″ O (mapo)

Larĝo20 km (12 mi)
Profundo75 km (47 mi)
Maksimuma akvoprofundo700 m
Areo1 380 km² (138 000 ha) [+]

Golfo de Tokio (Japanio)
Golfo de Tokio (Japanio)
DEC
Map
Golfo de Tokio
Vikimedia Komunejo:  Tokyo Bay [+]
vdr

La golfo en nordo limiĝas per la rivero Sumida, kaj en la sudo per la Pacifika Oceano. Oriente la duoninsulo Bōsō dividas ĝin de la oceano.

La Tōkyō-wan-Aqua-Line, japane 東京湾アクアライン [Tōkjō-ŭan akuarajn], kombino el ponto kaj tunelo, pasas la golfon. Tendence la golfo iom post iom malgrandiĝas, ĉar la apudborda teritorio estas artefarite pligrandigata.