Władysław Gomułka

(Alidirektita el Gomulka)

Władysław GOMUŁKA (naskiĝis la 6-an de februaro 1905, mortis la 1-an de septembro 1982) estis pola komunisma politikisto.

Władysław Gomułka
Persona informo
Władysław Gomułka
Naskiĝo 6-an de februaro 1905 (1905-02-06)
en Krosno, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 1-an de septembro 1982 (1982-09-01) (77-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Religio ateismo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pola Popola RespublikoCislajtioDua Pola Respubliko vd
Alma mater Internacia Lenina Lernejo vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio • Pola Partio Laborista • Komunista Partio de Sovetunio • Independent Peasant Party • Polish Socialist Party – Left • Komunista Partio de Pollando vd
Subskribo Władysław Gomułka
Familio
Edz(in)o Zofia Gomułkowa vd
Amkunulo Zofia Gomułkowa vd
Infanoj Ryszard Strzelecki-Gomułka vd
Profesio
Alia nomo Wiesław vd
Okupo politikisto • sindikatisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia profesio estis originale seruristo. Ekde 1926 li estis ano de la ne-leĝa Komunisma Partio de Pollando, ekde 1942 tiu de la posteula partio, la Pola Laborista Partio. Li estis ano en la Centra Komitato (1942-1948) kaj la Politika Komitato (1944-1948). Li estis la unua viculo de la ĉefministro (1944-1949) poste ĉef-sekretario de la Centra Komitato (1945-48). Ĉar li ne obeis centprocente al Stalin, oni forigis lin en 1948 el la komunista gvidantaro pro "dekstra, nacia dekliniĝo". Somere de 1951 li estis forigita el la partio kaj arestita en kuracloko Krynica fare de komunistaj funkciuloj sub gvido de kolonelo Józef Światło. Li liberiĝis nur post morto de Stalin en decembro de 1954. Li reaniĝis en la Laborista Partio en aŭgusto de 1956 kaj en oktobro samjare, oni elektis lin kiel la ĉefulon de la kompartio (1956-70). En 1970 li ordonis pafi al la senarmilaj homoj en Gdansk (multaj mortis) kaj pro tio li estis denove forigita el la posteno kaj oni pensiigis lin.

Interesaĵoj redakti

Dum la 8-a pinta kunveno de Pola Unuiĝinta Laborista Partio neatendite alvenis al Varsovio soveta delegitaro kun Nikita Ĥruŝĉov, kaj rezidantaj en Pola Popola Respubliko trupoj de la Soveta Armeo kun tankoj komencis alproksimiĝi al la ĉefurbo. En tiuj cirkonstancoj la 19-an de oktobro 1956 Władysław Gomułka iĝis ĝenerala sekretario.

Vidu ankaŭ redakti