Gonçalo Neves

Gonçalo NEVES [gonsAlu nevŝ] (naskiĝis en Setúbal, Portugalio, la 5-an de junio 1964) estas Esperanto-verkisto, agronomo, licenciito pri plantpatologio, iama fakulo pri aĉetado kaj kvalitkontrolo de nutraĵoj, nun tradukisto, lingvoinstruisto kaj leksikografo. Eklernis Esperanton en 1987. Aktivis en la portugala Esperanto-movado inter 1987 kaj 1993. Ekverkis en 1989. Lingva revizianto de Monato inter 1995 kaj 2000. Akademiano inter 1995 kaj 1998. Plurfoje premiiĝis en la Internaciaj Floraj Ludoj kaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Aperigis poemojn, rakontojn, eseojn kaj recenzojn en pluraj gazetoj. Prelegis pri literaturaj temoj en Portugalio, Hispanio, Katalunio kaj Malto. Eklernis ankaŭ aliajn planlingvojn (Volapük, Ido, Interlingua). Publikigis plurajn Ido-librojn en 2002, 2007-2008 kaj ekde 2016. Pro sia Historia Vortaro de Esperanto, li ricevis en 2018 duan Premion Grabowski, kune kun Bernhard Pabst.

Gonçalo Neves
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1964 (1964-06-05) (59-jaraĝa)
en Setubal
Lingvoj EsperantoIdoVolapukoInterlingvao vd
Ŝtataneco Portugalio vd
Profesio
Okupo esperantistoidisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Neves estas membro de la Ibera Skolo de Esperantlingvaj verkistoj.

Verkoj redakti

Libroformaj verkoj originalaj redakti

Libroformaj tradukoj redakti

  • Xavier de Maistre: Vojaĝo ĉirkaŭ mia ĉambro. El la franca tradukis Gonçalo Neves. Chapecó: Fonto 2008. 71 p.
  • Jorge Luis Borges: "La analiza lingvo de John Wilkins". Tradukis Gonçalo Neves. En: Jorge Luis Borges. La sekreta miraklo. Elektitaj verkoj prozaj kaj poeziaj. Kaliningrado. Sezonoj. 200 p. [p. 116-119]
  • Jorge Luis Borges: "Arto poezia". Tradukis Gonçalo Neves kaj István Ertl. En: Jorge Luis Borges. La sekreta miraklo. Elektitaj verkoj prozaj kaj poeziaj. Kaliningrado. Sezonoj. 200 p. [p. 150]
  • Jorge Luis Borges: "Du versioj de 'Ritter, Tod und Teufel' ". Tradukis Gonçalo Neves kaj István Ertl. En: Jorge Luis Borges. La sekreta miraklo. Elektitaj verkoj prozaj kaj poeziaj. Kaliningrado. Sezonoj. 200 p. [p. 160-161]
  • Fernando Pessoa (kiel Alberto Caeiro): La gardisto de gregoj. El la portugala tradukis Gonçalo Neves. Chapecó: Fonto 2015. 78 p.
  • Francisco Cândido Xavier. La senditoj. Diktita de la spirito Andreo Ludoviko. El la portugallingva originalo tradukis Gonçalo Neves. Brasília; Rio de Janeiro; FEB; Lorenz 2018. 269 p. (traduko finita je 2011-07-4)
  • Alberto Caeiro (Fernando Pessoa): La gardisto de gregoj. Sensisma poemciklo tradukita de Gonçalo Neves el la portugala. Dua eldono, korektita, profunde reviziita, detale prinotita, kun ampleksaj antaŭparolo kaj tradukologia epilogo de la tradukinto, kaj riĉe ilustrita per desegnaĵoj kaj pentraĵoj de virtuozaj artistoj vivintaj kaj vivantaj. Espinho: Eldonejo Drako (bitlibro) 2019. 131 p.
  • Fernando Pessoa: La anarkiisma bankiero. “Rezona rakonto” (aŭ, pli bone, dialoga eseo) tradukita de Gonçalo Neves. el la portugala. Ilustrita kaj komentita. Antaŭparolo de Manuela Parreira da Silva. Postparolo de José Antonio Llardent. Tradukologia epilogo de la tradukinto. Espinho: Eldonejo Drako (bitlibro). 2019. 116 p.
  • Partaka: Evangelio laŭ Partakael. Romano (iom) historia, originale verkita en Ido, esperantigita de Gonçalo Neves. Ilustrita kaj komentariita, kun detala prefaco de la tradukinto. Espinho: Eldonejo Drako (bitlibro). 2021. 147 p.

Eseoj kaj studoj redakti

Aliaj verkoj koncernantaj Esperanton redakti

  • Gersi Alfredo Bays: La profeto de Pedras. Romano originale skriptita en Esperanto. Ido-tradukuro da Gonçalo Neves. Chapecó: Fonto 2021. 251 + 8 p.

Aliaj redakti

Kontribuis al BA2, BA8, BA10.

Eksteraj ligiloj redakti

Ligiloj al recenzoj redakti