Gorĝo (geografio)

Gorĝo estas en la geomorfologio malvastaj valoj, kies randoj konsistas el akraj deklivoj kaj vandoj.
Gorĝo estas la genra nocio de kelkaj geomorfologiaj esprimoj (klarigoj el NPIV):
- interkrutejo: tre mallarĝa irejo inter du krutaĵoj de monto.
- kanjono: vasta kaj profunda valo, kies bordoj estas krutegaj, ekz. valo de Kolorado
- ravino: profunda kruta valeto en montaro.
- kluso: parto de la valo, ĝenerale mallarĝa, perpendikle traa al malmolaj klinaj tavoloj de monto
- kombeo: erozia malaltaĵo meze-laŭlonge de antiklinalo, simila al kanjono