Gorĝomakula frankolino

La Gorĝomakula frankolino (Francolinus gularis) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj. Ĝi troviĝas en partoj de Barato, Nepalo kaj Bangladeŝo ĉefe en la valoj de Gango kaj Bramaputro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gorĝomakula frankolino
Gorĝomakula frankolino
Gorĝomakula frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. gularis
Francolinus gularis
(Temminck, 1815)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Temas pri birdo ĝenerale bruneca multe pli malhela supre ol sube kun du ruĝecaj areoj nome en suba ventro kaj en gorĝareo, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie oni aludas al la gorĝo.

El la verko de Frank Finn nome The Game Birds of India & Asia (1911):

Tiu specio estas facile distingebla el plej parto de niaj perdrikoj pro sia grando kaj kompare longaj kruroj; kaj ĉe la lasta specio, la seksoj estas similaj laŭ plumaro, sed la virkoko estas facile distingebla pro siaj spronoj. La supra plumaro estas bruna sablokolore strieca, kaj la eksteraj vostoplumoj helbruna, kiel ĉe la Griza frankolino; sed la gorĝo estas brile ruĝeca, kaj la resto de la subaj partoj estas bruna longitudine strieca blanke. La beko estas nigreca, la okuloj malhelaj, kaj la piedoj senkolore ruĝecaj. La virkoko de tiu specio, kiu estas iom pli granda ol la kokino, estas 15 colojn, kvankam lia vosto estas nur iom pli da 4; la flugilo estas pli da 7 coloj, kaj la kruro 2'25.

La Gorĝomakula frankolino, kiel sia nomo implicas, havas habitaton tre diferenca el tiuj de aliaj specioj, nome alta herbejo kaj kanejo ĉe riverbordoj kaj jheels, kvankam ili venas al terkultivejoj por manĝi. Ili loĝas en la aluviaj ebenaĵoj de la Gango kaj la Bramaputro, etende el Pilibhit al pinto de Asamo kaj Kaĉaro, kaj eĉ loĝas foje en la ebenaĵo de Ĥasi; sed ĝi ne troviĝas en la Sundarbanoj. Oni scias malmulte pri ties reproduktado, sed oni trovis dufoje po kvin ovojn de la specio en aprilo; ili estis kremokoloraj kaj iom makuletecaj.

Ĉe la lokoj kie ĝi oftas, la Gorĝomakula frankolino estas kutime pafita el elefantoj; sed Blanford asertas, ke li pafis ĝin piedirante ĉe Kolgong, en herbejo nur tri aŭ kvar futojn alta. Li diras, ke ĝi multe similas al la komuna Griza perdriko laŭ manĝokvalito, kaj ankaŭ laŭ sia alvoko; kaj ĝi estas same luktema. Sro. Hume, en "Game-birds of India," havis problemon kun lia artisto por reprezenti tiun specion stare en akvo kia vadbirdo. Sendube la pentristo reprezentis ĝin senkonsice, sed estus interese scii ĉu tiu, unu el malmultaj marĉoloĝantaj birdoj de la familio de fazanedoj, eĉ volonte iras en akvon en natura stato. La zorganto de la bestaro kie estis tenita specimeno de tiu specio en la Bestoĝardeno de Londono diris al mi, ke li estis vidinta ĝin stare en akvo.

Distribuado redakti

La Naturrezervejo Sukla Fanta en Nepalo reprezentas la okcidentan limon de ties distribuado.[1]

Referencoj redakti

  1. Baral, H.S., Inskipp, C. (2009) The Birds of Sukla Phanta Wildlife Reserve, Nepal. Our Nature (2009) 7: 56-81 download pdf Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti