Goran Višnjić

(Alidirektita el Goran Visnjic)

Goran VIŠNJIĆ (9a de Septembro 1972) estas kroat-usona aktoro kiu aperis en usonaj kaj britaj filmoj kaj televidaj produktaĵoj. Li estas plej bone konata en Usono pro siaj roloj kiel Dro. Luka Kovač en ER kaj Garcia Flynn en Timeless, ambaŭ televidserioj de NBC. Pro ER, li kaj la aktoraro estis nomumitaj por du premioj de Screen Actors Guild. Li estas la bofrato de kroata kinreĝisoro kaj iama estro de Kroata Radiotelevido (1991–95), nome Antun Vrdoljak.[1] Li translokiĝis al Usono fine de la 1990-aj jaroj.[2]

Goran Višnjić
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1972 (1972-09-09) (51-jaraĝa)
en Šibenik
Etno kroatoj vd
Lingvoj kroataangla vd
Ŝtataneco KroatioUsono vd
Alma mater Academy of Dramatic Art vd
Familio
Edz(in)o Eva Višnjić vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1988– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Višnjić estis la plej juna aktoro elektita por la titoliga rolo en la teatraĵo de Shakespeare Hamlet en la Somera Teatra Festivalo de Dubrovnik. Origine elektita kiel Laertes kaj supraĵe studinta la parton de la Princo Hamlet, li ekhavis la rolon kiam la stelulo forfalis el la produktado tuj antaŭ la premiero. Li ludis tiun rolon el 1994 ĝis 2000, kaj atingis kelkajn premiojn Orlando (simila al premioj Tony).[3] Dum epizodo de ER, li pruvis sian kapablon en la rolo de Hamlet, deklamante resumon de la monologo starta je "To be, or not to be" en kroata.[4][5]

 
Višnjić en 2012.

Antaŭ ER, li havis laborpostenon en lokaj televidproduktaĵoj kaj partoprenis en reklamaĵo por biero Tuborg kiu estis elsendita en Eŭropo.[6] Višnjić havis ankaŭ malgrandajn parolrolojn en filmoj kiel The Peacemaker, Committed kaj Practical Magic. En 1998, li aperis en muzikfilmetoj de Madonna "The Power of Good-Bye", kaj havis memaperon en la filmo Rounders. Lia rolo kiel Risto, bosnia ŝoforo en Welcome to Sarajevo kondukis la tiam produktoro Jack Orman proponi al li rolon kiel doktoro por anstataŭi la forirantan George Clooney en la sesa sezono de ER fine de 1999, finfine iĝante grava maskla rolulo de la starto de la 12a sezono.[7]

Dum stelulado en ER, Višnjić laboris ankaŭ por aliaj projektoj. Li stelulis en la brita filmo Doctor Sleep (2002), kun Shirley Henderson kaj Miranda Otto. Li kunstelulis en The Deep End; faris voĉon de Soto en Ice Age, kaj stelulis en The Last Will kaj Doctor Sleep. En 2004, li stelulis en la televida serieto Spartacus kaj en la kroata filmo kaj televida serio Duga mračna noć. Li aperis kun Jennifer Garner en Elektra (2005). En 2005, Višnjić estis unu el kvar finalistoj por la rolo de James Bond, kiun finfine ricevis la brita aktoro Daniel Craig, kun kiu li aperis en The Girl with the Dragon Tattoo.[7]

En 2008, Višnjić stelulis en la filmo Helen, kun Ashley Judd[8] kiel David, nome la edzo de la rolulo de Judd, en la dramo, kiu faris sian mondan premieron en la Filmfestivalo de Sundance de 2009.[9] Li aperis kun Carla Gugino en parto de la filmo de 2009 New York, I Love You, antologio de historioj okazantaj en Novjorko. La parto de Višnjić estis reĝisorita de Andrej Zvjagincev.[10] Tiu parto estis fortranĉita el la kineja publikigo de la filmo[11] sed estis inkludita en la DVD versio.

Višnjić aperis en la historia dramo The Courageous Heart of Irena Sendler, pri juna pola virino kiu savis la vivojn de multaj judaj infanoj en la milittempa Varsovio, filmita en Riga, Latvio. Ĝi estis produktita por la serio Hallmark Hall of Fame kaj elsendita en la CBS la 19an de Aprilo 2009.[12] Li ludis rolon en sendependa filmo Beginners de la reĝisoro Mike Mills.[13] Fine de la jaro 2009, li estis elektita kiel Samson en la serieto The Deep, elsendita en BBC One en 2010.[14]

 
Višnjić en 2012.

Li aperis kiel komunisto Andrija Hebrang en la historia dramo Tito de la kroata televido. Li poste aperis en la nevendita piloto de 2010 de ABC nome Boston's Finest, ludante senprestiĝigita policisto kiu laboras kun policistino por solvi krimojn dum klopodas por purigi sian nomon.[15] En 2011, li aperis en la televida serio Leverage, kiel la internacia krimulo financisto Damien Moreau, lia unua gastapero en anglalingva televida programo.[7] En 2011, li ludis la rolon de Dragan Armansky, estro de sekurecagentejo, en The Girl with the Dragon Tattoo kaj li subskribis ludi tiun rolon por la tuta filmotrilogio produktita kaj distribuita de Sony Pictures Entertainment.[16] Li aperis en kvar-epizoda arko de usona televidserio Pan Am; li ludis jugoslavian ataŝeon en Unuiĝintaj Nacioj.[7]

En 2014, Goran ludis la rolon de John Woods, edzo de kosmonaŭtino Molly Woods, en Extant, produktita de Steven Spielberg. Kvankam la serio estis renovigita fine de 2014, Višnjić lasis la serion frue en la dua sezono.[17][18] El 2016 ĝis 2018, li ludis la rolon de iama NSA-agento Garcia Flynn en privetura televidserio de NBC Timeless.[19][20][21]

En 2019, Višnjić ludis la rolon de militisto Ante Gotovina en filmo reĝisorita de Antun Vrdoljak General. Lia ludado, kun la filmo mem atingis negativajn recenzojn[22][23][24] kaj multaj kritikistoj, kiel Milivoj Jukić kaj Jurica Pavičić, nomis lian ludadon "la plej malbona en lia kariero".[25][26] La kritike kaj komerce malbonega filmo estis montrita en la Pula Kinfestivalo.[27]

Visnjic ludis la rolon de Nikola Tesla en la 12a serio de Doctor Who, aperante en la kvara epizodo, "Nikola Tesla's Night of Terror", por la unua fojo elsendita la 19an de Januaro 2020. Komence de 2020, Višnjić estis elektita kiel Grafo Drakula en la nevendita drama piloto de ABC The Brides, kiu estis verkita de Roberto Aguirre-Sacasa.[28]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Goran Visnjic Profile - Metacritic. Metacritic. Alirita 11a de Marto, 2016.
  2. Allen, Ted. "Who Is Goran Visnjic and What Does He Want?", Esquire Magazine, Marto 2001.
  3. Goran Visnjic biography and filmography - Goran Visnjic Movies. tribute.ca. Alirita 11a de Marto, 2016.
  4. Goran Visnjic- Croatian Hamlet. YouTube. Arkivita el la originalo je 4a de Septembro, 2014. Alirita 11a de Marto, 2016.
  5. ER: Secrets and Lies Episode Trivia. TV.com. Arkivita el la originalo je 2018-03-27. Alirita 11a de Marto, 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-03-27. Alirita 2023-05-12.
  6. Goran Visnjic Biography - Starpulse.com. StarPulse. Arkivita el la originalo je 6a de Oktobro 2014. Alirita 11a de Marto, 2016. Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-06. Alirita 2023-04-05.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Goran Višnjić ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
  8. Dawtrey, Adam, "BBC celebrates Fry's birthday", Variety, 28a de Septembro, 2007.
  9. Sundance Festival 2009. Festival.sundance.org. Arkivita el la originalo je 21a de Marto, 2009. Alirita 6a de Novembro, 2011.
  10. Perry, Byron, "Carla Gugino, Goran Visnjic", Variety, 27a de Aprilo, 2008.
  11. "Scarlett Suffers Direct Blow", New York Post, 2a de Majo, 2009.
  12. Culture. Andrejsala.lv. Alirita 21a de Januaro, 2013.
  13. McNary, Dave, "Visnjic added to 'Beginners' cast", Variety, 8a de Novembro, 2009.
  14. BBC Press Office (17a de Decembro, 2009). "James Nesbitt, Minnie Driver and Goran Visnjic star in new BBC One drama serial, The Deep", bbc.co.uk; alirita la 17an de Decembro, 2009.
  15. Goran Visnjic among latest pilot castings. The Hollywood Reporter (13a de Oktobro, 2010). Alirita 6a de Novembro, 2011.
  16. Interstitial. Deadline.com (23a de Aŭgusto, 2010). Arkivita el la originalo je 27a de Majo, 2015. Alirita 6a de Novembro, 2011.
  17. "'ER' Star Cast as Halle Berry's Husband in CBS' 'Extant'", The Hollywood reporter, 29a de Januaro, 2014.
  18. "'Extant' Season 2 Spoilers: Goran Visnjic Leaves Series, But Will Make an Appearance at Start of Upcoming Season", Latin Post, 2a de Junio, 2015.
  19. "Goran Visnjic Joins NBC's Time Travel Drama Pilot as the Big Bad", TV Line, 8a de Marto, 2016. Arkivigite je 2023-03-15 per la retarkivo Wayback Machine
  20. "NBC's 'Time' Travel Pilot from Eric Kripke, Shawn Ryan Casts Goran Visnjic", Spinoff Online, 8a de Marto, 2016. Arkivigite je 2016-06-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-17. Alirita 2023-04-05.
  21. "Goran Visnjic To Co-Star In NBC's 'Time' Travel Pilot From Eric Kripke & Shawn Ryan", Deadline, 8a de Marto, 2016.
  22. . 'General' - kupus od filma u koji je Vrdoljak nadrobio rat, sapunice, domoljublje i malo seksa bez ikakvog reda i smisla (kroate) (12a de Aŭgusto 2019). Alirita 18a de Aprilo 2021.
  23. FILM GENERAL: FILM ANTUNA VRDOLJAKA ISPUNIO JE OČEKIVANJA KOJA JE I POSTAVIO (en kroata)
  24. . 'GENERAL JE SUH, SIV I DOSADAN' Filmski kritičar Jutarnjeg Jurica Pavičić pogledao je najiščekivaniji hrvatski film stoljeća - film o Anti Gotovini (hr-hr) (14a de Julio 2019). Alirita 18a de Aprilo 2021.
  25. KRITIKE Vrdoljakov film General ne prestaje podizati prašinu, A OGLASIO SE I SAM ANTE GOTOVINA
  26. PUBLIKA NIJE ODUŠEVLJENA - GAFOVIMA NEMA KRAJA Serija 'General' opet niže kritike: Koji treš, ovo je bolje od 'Krv nije voda'. Arkivita el la originalo je 2023-03-15. Alirita 2023-04-05.
  27. Jutarnji list - DRUŠTVENE MREŽE SA ZANIMANJEM ISPRATILE I FINIŠ 'GENERALA' Komentatori ponovno imali brojne kritike, ali nećete vjerovati - pali su i neki komplimenti (27a de Januaro 2020).
  28. . Goran Višnjić To Play Dracula In 'The Brides' ABC Supernatural Drama Pilot (en-US) (9a de Marto, 2020). Alirita 11a de Marto, 2020.

Eksteraj ligiloj redakti