Gorch Fock (ŝipo, 1958)

La Gorch Fock estas lerneja ŝipo de la Germana Mararmeo. La Gorch Fock estas sub komando de la mararmea akademio Mürwik (Marineschule Mürwik) en Flensburgo-Mürwik. Hejmhaveno estas Kiel. La ŝipo konstruiĝis kiel kopio de la origina, konstruita Gorch Fockklaso de ŝipoj.

Gorch Fock velanta en 2006

Kiam la germana mararmeo perdis ĉiujn lernejajn ŝipojn post la Dua Mondmilito ĉar la aliancanoj konfiskis ilin, la mararmeo decidis en 1957 por konstruigi novan lernejan ŝipon fare de la fama antaŭmilita konstruisto: Blohm & Voss.

La ŝipo fariĝis moderna kaj iom modifikita kopio de la Albert Leo Schlageter (nuntempo la portugala Sagres II) kaj Horst Wessel (nun USCGC Eagle) sed estis baptita kiel Gorch Fock (pseŭdonimo de la germana poeto kaj verkisto Johann Kinau) laŭ la unua lerneja ŝipo de la Gorch Fockklaso. Tiu ŝipo servis en 1958 kiel lerneja ŝipo por la soveta mararmeo sub la nomo Tovariŝ.

La ŝipo estas rigita kiel trimasta barko. La ŝipoj de la Gorch Fock-klaso estis formplanitaj kiel tre sekuraj ŝipoj. Ilia stariga kuplo estas sufiĉe por eĉ dum preskaŭ 90° kliniĝo denove rektiĝi. Post la katastrofa sinkiĝo de la Pamir en 1957 oni faris ekstrajn antaŭrimedojn kun speciala atento por la saviloj kaj savboatoj. La Gorch Fock kvinfoje gajnis la Bostonan Tekruĉon Trofeon.

Teknikaj datumoj redakti

  • tunoj: 1 332 bruto
  • akvodismeto: 2006 tunoj
  • longo: 89,3 m super tuto
  • larĝo: 12 m
  • enakviĝo: 5,3 m
  • mastalto super akvo: 45 m
  • velsurfaco: 2.037 m²
  • MMSI: 211210280
  • IMO: 5133644
  • Voksignalo: DRAX

Eksteraj ligiloj redakti