James Gordon BROWN [godan braŭn] (naskiĝis la 20-an de februaro 1951) estas brita politikisto, membro de la Brita Laborista Partio, kaj estis de 2007 ĝis 2010 la ĉefministro de Britio.

Gordon Brown
Persona informo
Gordon Brown
Naskonomo James Gordon Brown
Naskiĝo 20-an de februaro 1951 (1951-02-20) (73-jaraĝa)
en Glasgovo, Skotlando
Religio Eklezio de Skotlando vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko 10 Downing Street • North Queensferry vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Edinburgo • Kirkcaldy High School • Acland Burghley School • Wellfield Middle School vd
Partio Laborista Partio
Familio
Patro Rev. John Ebenezer Brown vd
Patrino Bunty Souter vd
Gefratoj Andrew Brown vd
Edz(in)o Sarah Brown vd
Infanoj John Macaulay Brown • James Fraser Brown • Jennifer Jane Brown vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto • biografo • aŭtobiografo • akademiulo • historiisto • partoprenanto de internacia forumo vd
Aktiva en Londono vd
Ĉefministro de Britio
Dum la 27-a de junio 2007 – la 11-a de majo 2010
Antaŭulo Tony Blair
Sekvanto David Cameron
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Brown naskiĝis en Glasgovo, Skotlando. Li studis historion ĉe la Universitato de Edinburgo kaj dum li ankoraŭ estis studento redaktis la Red Paper on Scotland kaj elektiĝis rektoro de la universitato. Dum li studis por doktora diplomo li laboris kiel prelegisto kaj verkis biografion de James Maxton, politikisto en la Independent Labour Party (Nedependa Laboristara Partio).

En 1983 li elektiĝis parlamentano por Dunfermline East, iĝis opozicia parolanto pri Komerco kaj Industrio en 1985, poste Paralela Ĉefsekretario por la Regna Kaso kaj Paralela Sekretario por Komerco kaj Industrio kaj fine iĝis Paralela Kanceliero je 1992.

Post la subita morto de John Smith oni kredis ke Brown iĝus partiestro, sed li flankenpaŝis favore de Tony Blair. Longtempe oni diris ke ekzistas kunsento inter la du viroj, ke estonteco Blair forlasus la oficon kaj Brown iĝus Ĉefministro. Ĉu vere, ĉu malvere, la interrilato de Brown kaj Blair estas pivoto por la sorto de New Labour kaj ili publike restas unuigitaj.

Kiel Paralela Kanceliero, Brown forte laboris por starigi imagon de fiska kompetenteco kaj por certigi komercon kaj la mezklaso, ke ili povas fidi al la Laborista Partio regi la ekonomion sen kresko de inflacio. Lia ŝiboleto estas "Prudenteco" kaj li eldonas severan, eĉ mizeran mienon, kvankam amikoj kaj elektintoj taksas lin bonhumora kaj romantika. Li promesis, ke la Laborista Partio sekvus la elspezajn planojn de la Konservativa Partio dum la unuaj du jaroj.

Kiam li iĝis Kanceliero de Fisko post la elekto, Brown surprizis ĉiun donante al la Banko de Anglio respondecon por la baza interezo-procento, tiel regadon de monpolitiko. Pri fiskaj aferoj li havas nekutiman influon pri detaloj de registara elspezaj planoj. Kvankam li li plenumis la elektopromeson de la Laborista Partio ne pligrandigi la norman kaj pli altan nivelojn de salajrimposto,la decido egaligi la komencnivelojn de salajrimposto kaj nacia sekureco kaj poste pligrandigi nacian sekurecon je 1% same faras escepte je investo enspezo kaj pensionoj jam pagataj. Pro tia agado kaj aliaj, Brown akuziĝas pri "ŝtelimpostoj".

Li estas malpli entuziasma pri Eŭropo ol la plejparto de la Blair administrado kaj jam okazis fendoj inter Brown kaj Eŭropamantoj kiel Peter Hain kaj Jack Straw.

La 27-an de junio 2007, Brown iĝis la ĉefministro de Britio, sekvante Tony Blair. La 11-an de majo 2010, post malgajno de la parlamentaj elektoj, li rezignis la ĉefministran postenon. Lia posteulo iĝis David Cameron.

La 28-an de decembro 2001, lia edzino Sarah trofrue naskis filinon Jennifer Jane kiu mortis la 8-an de januaro 2002. Ilia filo naskiĝis la 17-an de oktobro 2003.

Eksteraj ligiloj redakti