Por aliaj signifoj de la vorto, vidu la paĝon Gori (apartigilo).


Gori (kartvele გორი) estas urbo en orienta Kartvelio, ĉefurbo de Ŝida Kartli. Gori estas industri-urbo produktanta kotonon kaj maŝinojn, kun loĝantaro de pli ol 50 000 homoj, administra kaj kultura centro de la agrikultura areo. La urbo situas nord-okcedente de Tbilisi ĉe elfluejo de rivero Liakhvi al Mtkvari (Kura). En ĝi troviĝas teatro, muzeo pri historio kaj kartvela arto, universitato kaj pluraj altlernejoj.

Gori
urbo • populated place in Georgia

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 44 524  (2022) [+]
Loĝdenso 2 642 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 44° 7′ O (mapo)41.98168611111144.112416666667Koordinatoj: 41° 59′ N, 44° 7′ O (mapo) [+]
Alto 588 m [+]
Areo 16,85 km² (1 685 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Gori (Ŝida Kartli)
Gori (Ŝida Kartli)
DEC
Gori
Gori
Situo de Gori
Gori (Kartvelio)
Gori (Kartvelio)
DEC
Gori
Gori
Situo de Gori

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gori, Georgia [+]
vdr

Historio redakti

La teritorio de Gori estis loĝata en bronzepoko. Nomo de la urbo devenas de apuda fortikaĵo, konata de la 7-a jarcento kiel Tontio. Dum arkeologiaj esploroj de la mezepokaj ruinoj oni malkovris pli fruan el la periodo 3-a jarcento antaŭ Kristo – 2-a jarcento post Kristo. Dum la regado de Davido la 4-a de Kartvelio apud la fortikaĵo ekestis urbo, kiu iĝis unu el pli gravaj en Kartvelio.

Apud Gori troviĝas ruinoj de la 16-jarcenta fortikaĵo, kiu dum turka invado defendis sur Kartvelia milita vojo aliron al la lando.

En 1818 fondiĝis la unua kartvela teologia lernejo.

Gori estas loko de la naskiĝo de Josif Stalin. Domo, en kiu naskiĝis kaj vivis ĝis 1883, estas memorloko – muzeuo kun eksponaĵoj dediĉitaj al li. Ĝis 2010, antaŭ la urbodomo staris monumento al Stalin, kiun oni dufoje provis detrui en 1953 kaj 1988, se loĝantaro de la urbo protestis.

La monumento estis forigita nokte la 24-an de junio 2010 surprize al la loĝantoj. Ĝi estas transportota al apuda muzeo dediĉita al Stalin.

Gori estis grave damaĝita dum tertremo en 1920.

Aŭguste 2008 estis bombita de rusa aviado. Multaj konstruaĵoj detruiĝis. La 11-an de aŭgusto Miĥail Saakaŝvili malkaŝis, ke kartvelaj armitaj fortoj reĵetis atakon de rusaj tankoj 5 km de la urbo. Inter la 13-a ĝis la 22-a de aŭgusto ĝi estis sub okupado de la Rusa Armeo.

Konindaj personoj redakti

Bildgalerio redakti

Literaturo redakti

  • Kéthévane Davrichewy, L'Autre Joseph (2016)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti