Gossliwil estas iama komunumo kaj ek de la 1-a de januaro 2014 parto de la nova komunumo Buchegg en la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 193 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Gossliwil
Blazono de Gossliwil
Blazono de Gossliwil
Gossliwil
vilaĝo • former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Soloturno
Komunumo(j) Buchegg
Geografia situo CH1903: 599704 / 220725 (mapo)47.13757.4347222222222Koordinatoj: 47° 8′ N, 7° 26′ O; CH1903: 599704 / 220725 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 193
Areo 1,98 km²
Alteco 539 m super marnivelo
Poŝtkodo 4579
Mapo de Gossliwil
Mapo de Gossliwil
Mapo de Gossliwil
vdr

Geografio redakti

Gossliwil situas en la Svisa Mezlando sur la norda flanko de la montoĉeno Bucheggberg, proksimume 12 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Gossliwil, la bieno Buechtürli en nordo, la setlejo Mülirain en sudo kaj diversaj izolitaj farmdomoj. Sur la teritorio de la iama komunumo fontas la rivereto Bibernbach, kiu fluas tra la Valo de Bibern orienten al Emme. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 600 m s.m. La teritorio de la iama komunumo etendiĝas sur areo de 1,98 km², de kiuj 33% estas kovritaj de arbaro, 585 servas por agrikulturo, kaj 9% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La iama komunumo Gossliwil limis en nordo al Rüti ĉe Büren (BE), en nordoriento al Bibern, en sudoriento al Hessigkofen, en sudo al Lüterswil-Gächliwil, kaj en okcidento al Oberwil ĉe Büren (BE).

Trafiko redakti

La iama komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Lohn-Ammannsegg al Büren ĉe Aro. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 troviĝas 5 kilometrojn norde inter Arch kaj Grenchen. Per la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Lohn-Lüterkofen al Schnottwil kaj per la taksibuso Bucheggberg la iama komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gossliwil datiĝas el la jaro 1246 kiel Gosseriswile. Sur la teritorio de Gossliwil oni trovis en diversaj lokoj restaĵojn de romiaj kampardomoj. Tra Gossliwil pasis la romia armevojo de Soloturno al Büren. Dum mezepoko Gossliwil apartenis al la Senjorujo Bucheggberg en la kampargrafejo Etburgonjo. En la jaro 1391 la Senjorujo Bucheggberg fariĝis havaĵo de la urbo Soloturno. La rajto pri la ekleziaj interezoj apartenis al la Franciskana Monaĥejo Soloturno. [2]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iamaj komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach estis kunigitaj al la nova komunumo Buchegg.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti