Göteborg

urbo en Svedio
(Alidirektita el Gotenburgo)

Göteborg (svede, IPA: Pri tiu ĉi sono [jœte'bɔrj]), esperante Gotenburgo, estas la dua plej granda urbo en Svedio. Ĝin fondis en 1619 sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo. La urbo situas sur la okcidenta bordo apud la elfluejo de la rivero Göta älv.

Panorama vido de la marhaveno kaj urbo
Panorama vido de la marhaveno kaj urbo
Göteborg
svede Göteborg, latine Gothoburgum, angle Gothenburg, esperante Gotenburgo
urbo
Fotomontaĵo
Blazono
Oficiala nomo: Göteborg
Ŝtato Svedio Svedio
Situo Göteborg
 - koordinatoj 57° 42′ 25″ N 11° 57′ 59″ O / 57.70694 °N, 11.96639 °O / 57.70694; 11.96639 (mapo)
Areo 450 km² (45 000 ha)
 - de aglomeraĵo 203,67 km² (20 367 ha)
 - de metropolo 3 717 km² (371 700 ha)
Loĝantaro 520 374 (2010)
 - de aglomeraĵo 549 839
 - de metropolo 937 015
Denseco 1 156,39 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 2 700 loĝ./km²
 - de metropolo 252 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 400 10–418 79
Telefona antaŭkodo 031
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Svedio
Situo enkadre de Svedio
Situo enkadre de Svedio
urba mapo
urba mapo
urba mapo
Vikimedia Komunejo: Göteborg
Retpaĝo: www.goteborg.se
Map

Gotenburgo estas la dua plej granda urbo de Svedio kun pli ol duona miliono da loĝantoj en la dense loĝata areo kaj preskaŭ 900 000 en Gotenburgo kun ĉirkaŭurboj. La urbo kunkreskis kun apudaj dense loĝataj areoj en la apudaj komunumoj Mölndal kaj Partille.

Kelkaj el la grandaj industriaj konzernoj kiel Volvo, SKF kaj aliaj bone konataj industriaj teknikaj kompanioj kiel ESAB kaj Hasselblad AB ekestis kaj havas siajn ĉefoficejojn en Gotenburgo. Granda parto de la svedaj eksporto kaj importo iras tra la haveno de Gotenburgo, kiu estas la plej granda haveno de Nordio. Gotenburgo estas ĉefurbo de la moderna sveda provinco Västra Götalands län kaj episkopa sidejo de Gotenburga diocezo de la Eklezio de Svedio.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

La Universitato de Gotenburgo (svede Göteborgs universitet) estas publika universitato, kiu estis establita en 1891. Kun 37 000 studentoj kaj 6 000 dungitoj, ĝi estas unu el la plej grandaj universitatoj en la nordiaj landoj. La universitato estas konsiderata tre urba, ĉar la plej multaj el ĝiaj konstruaĵoj estas en la koro de la urbo.

La Teknologia Universitato de Ĉalmers (svede Chalmers tekniska högskola) estas privata universitato situanta en Göteborg, kiu estis establita en 1829. Pli ol 11 000 studentoj studas en la universitato. La institucio temigas la kampojn de teknologio, natursciencoj, arkitekturo kaj matematiko.

Famuloj redakti

Esperanto kaj Göteborg redakti

En ĝi okazis la 8-a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) de la 14-a ĝis 18-a de aŭgusto 1928 kun ĉirkaŭ 400 partoprenantoj el 24 landoj. En la kongreso interkonsentiĝis konvencio inter SAT kaj LEA-oj. La kongreso akcentis la kulturan, edukan, ne-politikan kaj kontraŭdogman karakteron de SAT.

En la urbo ankaŭ okazis la SAT-kongreso en 1976 kaj la 88-a Universala Kongreso de Esperanto en 2003.

Tie loĝis la esperantistoj Thorsten Torbjär kaj Märtha Andréasson.

Esperantoplatsen (La Esperantoplaco) estas loko en la distrikto Inom Vallgraven en la centra Gotenburgo.

Urba blazono redakti

Leono rigardas en la heraldike "malĝustan" direkton.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti