Malfermi la ĉefan menuon
Katedralo de Schwäbisch Gmünd, gotika halopreĝejo (ekde 1330)
Ĥorejo de la katedralo
Retovolbo de la ĥorejo (ekde 1491)

La gotika arĥitekturo[1] en Germanujo[2] estas aparta evoluo de gotika arĥitekturo en la teritorioj de la Sankta Romia Imperio. Tie la gotika stilo eniris kun prokrasto da 80 jaroj kaj evoluis apartajn karakterizaĵojn, kiel simile ankaŭ okazis ekz. en AnglujoItalujo. Unu el la reprezentantoj de germana gotiko estas la katedralo de Schwäbisch Gmünd, en kiu arĥitekta familio Parler eksperimentis kaj konstruis multajn elementojn, kiuj aperas aparte „gemanaj“, kvankam ili ankaŭ troveblas en landoj, kiu ja apartenis al la Sankta Romia Imperio, sed ne estas germanlingvaj, ekzemple Ĉeĥujo.

PriskriboRedakti

La gotika arĥitekturo en Germanujo distingiĝas de elementoj, kiuj en Francujo, pralando de gotiko, nepre estas nekutimaj. Ĝi sin distingas disde la francaj modeloj kaj ilia sistemo kaj per redukaĵoj kaj ankaŭ per pliriĉaĵoj.

En la arĥitekturo de la almozordenoj, sed ankaŭ ekster ĝi oni rezignis en diversaj landoj en Eŭropo je la enkonduko kaj plua disvolvo de la gotiko ekestinta en Francujo elementojn de kompleta katedralkonstruo. Ĉi tiu reduktema stilo de gotiko disvastiĝis proksimume 1300 kaj kreis certajn antaŭkondiĉojn por la gotika arĥitekturo en Germanujo. Al la reduktoj apartenas la forfalo de ĥorĉirkaŭirejo, absidokapelaro kaj triforio, krome oni rezignis post la konstruo de la katedraloj je Strasburgo kaj Kolonjo ankaŭ pri la ornam-gabloj, kapiteloj tute ne ekzistas. La uzo de simplaj rondaj aŭ okangulaj apogiloj anstataŭ komplikaj faskopilatroj trankviligas la aperaĵon. La adaptado de la alteco de la flanknavoj al la ĉefnavo, tio estas, la disvolvo al halopreĝejo kun sia vasta, ekvilibra interno kreas novan spacotipon, kiu aperas kiel alternativo al la bazilika katedralkonstruaĵo. Kiel suproj validas la halopreĝejoj de Annaberg kaj Schneeberg en Saksujo same kiel de Dinkelsbühl kaj Nördlingen en Bavarujo.

Kontraste al gotikaj katedraloj duturaj en Francujo la germanaj paroĥopreĝejoj gotikstiloj estas unuturaj. La turkonstruo pli kaj pli alten strebanta estas distingilo de aparte germana evoluo. Pliriĉigoj aperas precipe en la malfrugotiko. Ili koncernas aparte la pli kaj pli komplikajn formoj de volboj, faskokolonoj kaj ripoj. Tipaj estas stelo-, reto- kaj masovolboj same kiel sowie spiralformaj pilastroj.

La konstruaĵoj de germana gotiko estas engrupigeblaj:

Dum kiam en norda Germanujo la navo troviĝas sub unuopaj tegmentoj, en Bavarujo kaj Baden-Virtembergo ununura tegmento kovras la tutan preĝejon.

LiteraturoRedakti

Referencoj kaj notojRedakti

  1. arkitekturo
  2. Germanio