Gotika skulptartogotika plastiko koncernas la mezepoka skulptarton, kiu ekestis en la epoko de kaj plejparte lige kun gotika arĥitekturo. Deire de la portalskulptaĵoj de la abatopreĝejo de Sankta Denizo (ekde 1137) kaj de la katedralo de Chartres en Francujo gotika skulptarto disvastiĝis en Eŭropo, antaŭ ol la renesanca stilo ĝin anstataŭis en la frua novepoko, kiu orientiĝis je la antikvo.

Retablo de la ĉefaltaro de Krakovo – la festotaga flanko

Gotika plastiko en Francujo redakti

Komence de la gotika epoko en Francujo ne jam ekzistis liberstaraj figuroj, la skulptaĵoj restis en la ŝtonbloko, el kiuj ili estis faritaj. Nur komence de la 13-a jarcento ekestis malrapida evoluo al plenaj figuroj kaj preskaŭ naturaj proporcioj. La korpo nun ne nur estis kaŝita per vestaĵo, sed la vestaĵo pli kaj pli prezentis la korpon. Oni eksperimentis pri la movebleco per pezotransŝovo aŭ akcentis iliajn turniĝojn per profundaj, kurbaj vestofaldaĵoj.

Gotika plastiko en Italujo redakti

Male al hispana plastiko, kiu treege orientiĝis je tiu de Francujo, en Italujo elformiĝis memstara stilo. Ankaŭ tie la skulptaĵo ne plu konektiĝas kun la konstruaĵoj, ili pli apartenas al la ekipaĵo. Oni ne multe orientiĝis je bizanca arto, sed pli je la arto de la antikvo, deire de la apula skulptartoskolo de imperiestro Frederiko la 2-a (pontoportalo de Capua) kaj Nicola Pisano.

Gotika plastiko en Germanujo redakti

 
Tri malprudentaj virgulinoj

Komence de la 13-a jarcento en Germanlingvujo oni precipe trovis skultptistojn instruitajn laŭfrance. En Germanlingvujo oni preferis figurojn instalitajn en la interno. Ekzemplon por tio proponas la tiel nomata Majstro de Bamberg, kiu realigis siajn figurojn laŭ propraj imagoj, li formis pli fortikajn korpojn kaj malpli ĉarmajn vizaĝojn. Tamen ankaŭ en Germanlingvujo ekzistas malsamaj tendencoj, je la katedralo de Strasburgo tamen la ĉefa atento celas la kapon, dum kiam la korpo ricevis nean moviĝemon. Ekde la komenco de la 14-a jarcento ekestis pliigita bezono pri malgrandaj piecobildoj respektive -statuetoj, kion prosperigis la disvastigo de mistiko fare de Hildegarda de Bingen kaj Henriko Suso kaj precipe la pestepidemioj: oni bezonis bildojn de la Krucumito.

En la nordaj germanlingvaj regionoj aperis je la fino de la gotika epoko la tiel nomataj „belaj madonoj“ (vidu: internacia gotika stilo). Estas bildigoj de Maria kun infano Jesuo sur la brako, la robo regas la statuon, kiu prezentas Marian delikata, juneca kaj beleta.

Gotika plastiko en Pollando kaj Bohemujo redakti

 
Toruna Madono, kalkoŝtona skulptaĵo, proks. 1390

La Majstro de la Madono de Krumovo estas la nomo de la gotika skulptisto, kiu proksimume 1390 aŭ 1400 verkis en Bohemujo la figuron de Maria kun infano Jesuo. Tiu ĉi skulptaĵo, origine kolorsurpentrita el kalksabloŝtono kaj nomata Madono de Krumau, estis malkovrata en 1910 en privata domo de la sudbohema urbo Krumovo (Český Krumlov) kaj ricevis tiel sian nomon.

La Majstro de la Toruna Madono estas la nomo de skulptisto, kiu en la 14-a jarcento verkis Thorner Madonna, gotikan Mariastatuon por la preĝejo Sankta Johana en la tiam germana Thorn (pole: Toruń).

Fonto redakti

  • Achim Bednorz, Rolf Toman (eldoninto): Gotik. Architektur – Skulptur – Malerei. Könemann, Kolonjo 1998, ISBN 3-89508-313-5.