Gotika subkulturo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa subkulturo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Gotiko.

Gotika subkulturo estas esprimo aposteriore donita al postpunka malluma subgrunda emo, precipe muzika kaj estetika, rekte influita de gotika terura literaturo kaj romantikismo kiu ekaperis en la fino de la 1970-oj en okcidenta Eŭropo.

Germana gotikulo, tiel nomita "Gruftie".

Dum punko estas sendube kunligita kun dadaismo kaj situaciismo, gotikuloj interesiĝas plivole pri filozofio, kiel okultismo, ekzistadismonihilismo.

Forte influita de fantasto kaj fabeloj, sed laŭ romantika kaj nigra vidpunkto, la gotika subkulturo tuŝas multajn fakojn: Unue muzike (Siouxsie and the Banshees, Joy Division, Bauhaus, Switchblade Symphony, The Cure) en kiu troviĝas mikso de metalroko kaj nova ondo, kun elementoj de tranco kaj industrio (vidu gotikan muzikon). Due literature, la nuntempa subkulturo entenas ĉiujn verkojn kiuj ricevis influon de la frua 19-jarcenta literaturo alternante inter romantikismo kaj hororo. Trie kine, ĝi inspiriĝis de la germana ekspresionista kino por formi ĝenron kies temo similas al la gotikaj libroj (Tim Burton, multaj b filmoj…) kaj ĉiaj aliaj artaj esprimformoj, kiel modo (vidu la Gothic lolitasVisual Kei). Tiu lasta aspekto estas aparte vigla en Japanio kaj Sud-Koreio.

Gotikuloj ofte (sed tute ne nepre) ornamas sin per malhelaj (aparte ledaj) vestaĵoj, arĝentaj ĵuveloj kaj korpaj alenaĵoj; kaj nigra ŝminko kaj harkolorigo, por alpreni palan, "hantitan" ŝajnon. Ĝi celas prezenti ellaboritajn stilojn kiuj povas tre diferenci laŭ la personoj, interalie kun punka, androgina aŭ historia emo (laŭ mezepoka, renesanca kaj aparte viktorina furoro).

Kromsignifo

redakti

Kvankam origine uzita de siaj amatoroj, la esprimo «gotiko» akiris rapide pejorativan sencon. Kiel la punkoj, kaj eble eĉ pli ol ili, gotikuloj emas nebuligi limojn, spurkonfuzi scivolemulojn kaj konservas ironion kaj duagradan humuron kiu povas esti volonte spitema, cele sin diferencigi kaj sin defendi de koruptebleco. Tio rezultigis ĝeneralan kaj logikan misinterpretadon, ĉefe far amaskomunikiloj kiuj foje primokis tiajn «korvojn», samrangigis ilin kiel ano de sociminacanta sekto aŭ eĉ senhezite kulpigis ilin esti danĝeraj satanaj maliculoj prirespondantaj studentaj amasbuĉoj kiel tiu de Columbine. Tial, amatoroj kaj eĉ artistoj simbolaj de la gotika subkulturo rezignis uzon de tiu vorto kies signifo fariĝis tro kliŝa kaj kontestita.

 
 Gotika movado, ĝi estas nek Anne Rice nek Marilyn Manson nek Nine Inch Nails! Ĝi temis pri arkitektura movado, eŭropa estetiko de la postrenesanco. Ĉiuj tiuj knaboj kiuj klamas aparteni al la industria gotika movado, ili ja estas multe pli ol tio; se oni sin turnas al la franĝo de mia publiko nigre vestita kaj etiketas ilin «gotikuloj», estas insulta, eĉ ofendega por ili. Mia publiko, temas pri homoj kiuj serĉas alternativon al tiu mezklasa kulturo sterila kaj enuiga. Ili sin orientas en poezio, esploras aliajn realecoj en si mem. Bauhaus neniam sin konsideris gotika. Ni estis… nur geniaj surrealistaj bastardoj. 
— Peter Murphy, kantisto de Bauhaus, okaze de intervjuo dum la turneo post sia albumo Dust[1]

Same, multaj artistoj fundamente gotikaj opinias la esprimon redukta, interalie Dead Can Dance:

 
 Ni ne estas personoj malpliigeblaj, kiel tio multfoje okazis, al morbidaj gotikuloj 
— Brendan Perry, kantisto de Dead Can Dance, priparolante la gruponomon, [2]

kaj pli freŝdate The Dresden Dolls, per la voĉo de ĉefkantistino Amanda Palmer, nomis sin Breĥta kabareda punko ĉar ŝi estis terurita ke komunikiloj aludos ilin per «frazoj inkluzivantaj la vorton gotiko».[3] Tiuj grupoj kaj iliaj admirantoj preferas ordigi sin en flankĝenroj, subĝenroj aŭ per rilataj terminoj kiuj, se pli precizaj, estas eĉ pli malbone kompreneblaj de la profanoj.

 
 Multaj grupoj naskitaj dum la 1990-oj asertis havi nenian ligon kun gotiko kaj Bauhaus preferis sin prezenti kiel glama, kio estas ridinda ideo. Nun kiam tiuj personoj maljuniĝis, mi certas ke ili povus sekvi la konduton de Wayne Hussey kaj konsenti ke ili ludis rolon en la gotika movado, kaj ĝis kia grado gotika publiko subtenis ilin. 
— Mick Mercer, historiisto de la movado kaj aŭtoro de «Gothic Rock Black Book», [1]

Ankaŭ la fenomeno de t.n. «pseŭdogotikuloj» (goth wannabes en la angla) estas grava: tiel estas nomitaj adoleskantoj kiuj alprenas gotikan eksteraĵon, ofte la plej stereotipajn, kaj foje aŭskultas nigrevestitajn kantistojn (ĉu gotikajn, ĉu ne) por ŝajni mojosaj, dotitaj per forta personeco, sen interesiĝi pri la ensemblo de la gotika mondo kaj ties filozofio.

Pro ĉiuj tiuj kialoj, rondiras la ŝerco, ne tute malprava, ke aŭtentika gotikulo neniam sin deklarus «gotika»!

Gotika literaturo

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gotika romano.

Gotika kino

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gotika kino.

Gotika muziko

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gotika muziko.

Gotika modo

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gotika modo.

Piednotoj

redakti
  1. 1,0 1,1 El franclingva revuo «D-Side», n-ro 32, januaro 2006, artikolo pri Bauhaus, paĝo 33.
  2. El franclingva revuo «D-Side», n-ro 26, januaro 2005, artikolo pri Dead Can Dance, paĝo 37-38.
  3. [1] Arkivigite je 2006-06-18 per la retarkivo Wayback Machine El retejo Pollstar

Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti
  • D-Side, franclingva gazeto grandparte pri la subkulturo

Eksteraj ligiloj

redakti