Gotikaj literoj

familio de tiparoj de la latina alfabeto

Gotikaj literoj estas formo de latinaj literoj, kies estiĝotempo kaj estetikaj principoj koincidas kun la gotika arta stilo. La gotikajn literojn karakterizas abundo da akraj, angulaj elementoj, similaj al la akrapintaj arkoj de la gotika arĥitekturo. Gotika skribo estis uzata en Eŭropo ekde la 13-a jc ĝis Renesanco, kiam ĝin komencas forpuŝi la renesanca klasiko. La presaĵoj Gutenbergaj estis en literoj gotikaj.

Variantoj de gotikaj literoj en teksturo, rondgotiko, ŝvabaĥo kaj frakturo.

Estas pluraj specoj de gotikaj tiparoj, inter ili teksturo, rondgotiko, ŝvabaĥo, frakturo.

Pli longe ol en la cetera Eŭropo la gotika skribo estis uzata en Germanio kaj en la landoj de la germana kultura rondo. En Pollando ĝi estis uzata ĝis la 18-a jc; en Ĉeĥio, ĝis la 19-a jc. En la jaro 1875-a ĝin forlasis Danio; kaj en la jaro 1941-a ĝin forlasis Germanio mem, deklarante ke «la literoj gotikaj devenas de la judoj». Malgraŭ tio iuj malĝuste kaj kontraŭfakte asocias la gotikan skribon kun la nazioj.

Oni nepre ne konfuzu gotikajn literojn kun la literoj de la gota alfabeto.

La germana parto de la Fundamento de Esperanto estas kompostita en frakturo.

La 15-a regulo de la Fundamento de Esperanto el la germanlingva parto (en frakturo).

Vidu ankaŭ redakti