Göttingen
Göttingen ([GEtingen]; esperantigite Gotingeno[1]) estas urbo en Germanio.
Göttingen | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37001–37099 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 116 557 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 997 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 32′ N, 9° 56′ O (mapo)51.5338888888899.9355555555556Koordinatoj: 51° 32′ N, 9° 56′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 150 m [+] | ||
Areo | 116,93 km² (11 693 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Historio Redakti
En la jaro 953 ĝi estis unue menciita, sub la nomo Gutingi. Ĉirkaŭ la jaro 1200 ĝi fariĝis urbo. Ĝi estis membro de la Hansa Ligo de 1351 ĝis 1572. La Universitato de Göttingen malfermiĝis en la jaro 1737. Rilate al ĝi disvolviĝis la literatura grupo Hainbund
Datumoj Redakti
La urbo estas la administra centro de samnoma distrikto.
- Loĝantaro: 129.106 (2001)
- Situo: 51° 32' NO, 09° 56' OR
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Vidindaĵoj Redakti
(inter aliaj)
Urbomuzeo Redakti
La kolektoj de la urbomuzeo [Städtisches Museum] troveblas en la sola nobela palaco de la urbo. Ĝi nomiĝas "Hardenberger Hof" kaj estis konstruita en la jaro 1592 en renesanca stilo.
Homoj rilataj al la urbo Redakti
- Georg Heinrich Lünemann, klasika filologo
- Richard Adolf Zsigmondy, nobelpremiita kemiisto (mortis en Göttingen)
- Gyula Farkas (instruisto)
Esperanto-movado Redakti
Estas tie Esperanta grupo.[2]
Trafiko Redakti
Norden kaj suden la urbo trajne konektiĝas per la rapidtrajna fervoja linio Hanovro-Würzburg, al aliaj direktoj gvidas lokaj trajnoj. Aŭtomobile ĝi bone atingeblas per la germana aŭtovojo A7 (de nordo al sudo).
Bildaro Redakti
-
situo de la urbo en Germanio -
-
la urba blazono -
-
-