La gotlanda lingvo de la hodiaŭa Gotlando (svede gotländska) kutimas esti rigardata kiel sveda dialekto, kontraŭe al la gotlanda lingvo de la Mezepoko (svede gutniska). La nuntempa gotlanda estiĝis per miksado de la malnova gotlanda kun la sveda. Oni povas trovi multajn malsamaĵojn inter la gotlanda kaj la sveda. Aliflanke, pro la influoj de la Hanso troviĝas multaj paraleloj kun la germana, tial ke multaj gotlandanoj mem diras, ke ilia lingvo (aŭ dialekto) similas al la germana. La gotlanda konservis la tri ĝermanajn genrojn, dum la sveda ĉe la substantivoj ne plu diferencigas inter femineno kaj maskuleno.

Kelkaj vortoj el la hodiaŭa gotlanda kompare al la sveda kaj al la germana:

Esperantogotlandasvedagermana
okuloaugeögaAuge
domohäus (pron. hojs)husHaus
domojhäusarhusHäuser (pron. hojzer)
malsanakranksjukkrank
aĉetikaupäköpakaufen
fiherbookräutogräsUnkraut

Literatur redakti

  • UF Pinnsvein: En kyttvarpe me mjölkrusku. Din guide inför mötet med gotlänningen. Stockholm. ISBN 91-630-7976-3