Gottfried Plohovich

aŭstra inĝeniero, pedagogo, komponisto kaj orgenisto

Gottfried PLOHOVICH (naskiĝinta en Korneuburg la 10-an de marto 1926, mortinta la 5-an de marto 2011 en Saalfelden) estis aŭstra inĝeniero, pedagogo, komponisto kaj orgenisto.

Gottfried Plohovich
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1926 (1926-03-10)
Morto 5-an de marto 2011 (2011-03-05) (84-jaraĝa)
en Saalfelden
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo dirigento • muzikologo • komponisto
vdr

Vivo redakti

En 1939 li estis la unuan fojon publike ĉe orgeno kaj kapablis, sen ia instruado antaŭa, ludi la Germanan Meson de Michael Haydn. En 1942 li iĝis orgenisto ĉe la Preĝejo Savinto en Vieno. Post finstudo ĉe la Teknika faklernejo pri tekstilindustrio en Vieno, militservo ĉe la orienta fronto (aerarmeo) kaj militkaptiteco (ĉe la britoj kaj la usonanoj) Plohovich trapasis la abiturientan ekzamenon en 1946. Ĝis 1950 li studis eklezian muzikon ĉe la Viena altlernejo pri muziko kaj figuraj artoj estante disĉiplo de Anton Heiller, Ernst Tittel, Reinhold Schmid, Franz Weissensteiner, Franz Kosch kaj Hans Gillesberger. Inter 1946 kaj 1946 Plohovich denove deĵoris kiel ekleziorgenisto.

En aŭtuno 1950 li venis al Saalfelden por agadi korusestrece kaj orgenistece (ĝis 2011); paralele li komisiitis organizi filion de Salzburger Musikschulwerk (muziklernejaro de Salcburgio) en Pinzgau. La de li fondita muziklernejon li gvidis ĝis 1980. Inter 1956 kaj 1981 li estis muzikpedagogo, korusestro kaj orkestrestro ĉe la saalfelden-a ŝtata Gimnazio de Saalfelden/Bundeserziehungsanstalt.

La lokan muzikan vivon li multflanke apogis kaj moderigis. En 1952 fonditis de li vira koruso nomita Männerchor Saalfelden, kiun li gvidis ĝis 1977. Inter 1952 kaj 1962 li gvidis la blovmuzikistaron Bürgermusik Saalfelden. En 1978 estiĝis danke al lia instigo popolkantkoruso nomita Volksliedchor Saalfelden, krome li estris la popolkantkoruson Saalachtaler Volksliedchor.

Aliea instruado kaj familiaĵoj redakti

Poste Plohovich gvidis la sekcion pri muzikisttrejnado ĉe la muzikuniversitato salcburga Mozarteum kaj estis instruisto ĉe la Instituto pri muzikpedagogiko de la universitato pri muziko kaj figuraj artoj en Graz. En 1948 li edzinigis Christine Dyck. Lia filo Gottfried Plohovich (* 1949) estas muzikpedagogo kaj flutisto, ekde 1965 kun kapelestra diplomo pri blovmuziko. Li studis ekde 1967 en Salzburg kaj aktivis ekde 1973 en Bad Hofgastein; samloke li eklernejestris en 1996 gimnazie. Ankaŭ ĉe la Festivalo de Salcburgo li ludis; inter 1981 kaj 1984 li estis kulturkonsiliisto por Salcburgio. Lia filino Barbara Zimmer (* 1956) muziklernejestris en Saalfelden. Sume li havis kvin genepoj.

Honoroj redakti

  • Ambrosius-Medaille
  • Ehrenzeichen in Gold de la municipo de Saalfelden
  • Dankesmedaille der Salzburger Heimatvereinigungen (en oro)

Verkoj (elekto) redakti

Plohovich komponis pli ol 600 verkoj de diversaj muzikĝenroj.

Orkestraĵoj redakti

  • Feste in Valencia, uverturo (1961)
  • Südliche Reise, uverturo (1969)
  • Dachstein-fanfaro (1980)
  • Schützengruß – marŝo de la Wallner-Schützen (1980)
  • Heimat am Steinernen Meer, suito kvarpeca (1982)
  • Schelmenstreiche, uverturo (1982)
  • Ewige Tauern, sinfonia poemo (1983)
  • Klingendes Fest, uverturo por koruso miksita kaj orkestro (1989)
  • Salzburger Lehrerhaus, marŝo (1997)
  • Mississippi-Melody, uverturo
  • Saalfeldner Schützenmarsch

Muziko eklezia redakti

  • Es ist eine Ros'n aufgangen, por koruso miksita kaj orgeno
  • Ist finsta drausst, adventaj kantoj por miksita koruso/instrumentoj/orgeno
  • Lass dein Wort uns recht verstehen, por koruso miksita
  • Marien-Messe, meso por trivoĉa koruso miksita
  • Musikantenmesse, meso por koruso miksita kaj blovinstrumentistoj

Porkorusaĵoj redakti

  • Feierabendbüchl, por virina koruso
  • Ist finsta draußt, por koruso miksita
  • Klinga und Singa, por koruso miksita
  • Wir wollen immer Freunde bleiben

Libroj redakti

  • kune kun Alois Eder: Ein halbes Jahrhundert Saalfeldner Musikkultur: 1950 – 2000, en Ritzenpost 17, Saalfelden 2005, 125 paĝoj

Literaturo redakti

  • Suppan, Wolfgang; Suppan, Armin: Das Neue Lexikon des Blasmusikwesens, 4. Auflage, Freiburg-Tiengen, Blasmusikverlag Schulz GmbH, 1994, ISBN 3-923058-07-1
  • Lang, Siegfried: Lexikon Österreichischer U-Musik-Komponisten im 20. Jahrhundert, Wien, Österreichischen Komponistenbundes (OKB)/Arbeitskreis U-Musik, 1987
  • Birsak, Kurt: Das große Salzburger Blasmusikbuch – Mit Ehrentafel der Salzburger Blasmusikkappellen, Wien, Verlag Christian Brandstätter, 1983
  • Deutsch, Walter: Das große Niederösterreichische Blasmusikbuch – Mit Ehrentafel der Niederösterreichischen Blasmusikkapellen, Wien: Verlag Christian Brandstätter, 1982
  • Flava faldfolio kun informoj privivaj kaj bildoj Gottfried Plohovich, 10.3.1926-5.3.2011

Eksteraj ligiloj redakti