Gottfried Reinhold Treviranus

Gottfried Reinhold Treviranus (4a de Februaro 1776, Bremen – 16a de Februaro 1837, Bremen) estis germana kuracisto, naturalisto, kaj pra-evoluisma biologo.

Gottfried Reinhold Treviranus
Persona informo
Gottfried Reinhold Treviranus
Naskiĝo 4-an de februaro 1776 (1776-02-04)
en Bremeno
Morto 16-an de februaro 1837 (1837-02-16) (61-jaraĝa)
en Bremeno
Lingvoj germana vd
Loĝloko Orizaba vd
Ŝtataneco Bremeno vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Profesio
Okupo biologo • universitata instruisto • botanikisto • fiziologo • natursciencisto • kuracisto vd
Laborkampo zoologiomedicinonaturscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia pli juna frato, Ludolph Christian Treviranus (1779–1864), estis ankaŭ naturalisto kaj botanikisto, kaj ankaŭ elstara taksonomiisto kaj zoologo.

Treviranus studis medicinon en la Universitato de Göttingen, kie li doktoriĝis en 1796.

Dum la venonta jaro, li estis nomumita profesoro de medicino kaj matematiko en la liceo de Bremen.[1] En 1816, li estis elektita korespondanta membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.

Treviranus estis proponanto de la teorio de la transmutacio de specioj, nome teorio pri evoluismo defendita de kelkaj biologoj antaŭ la verkaro de Charles Darwin. Li metis tiun teorion en la unua volumo de sia Biologie; oder die Philosophie der lebenden Natur, publikigita en 1802, la saman jaron similaj opinioj estis esprimitaj de Jean-Baptiste Lamarck.[2]

Elektitaj verkoj redakti

  • Biologie; oder die Philosophie der lebenden Natur für Naturforscher und Aerzte, (1802–22).
  • Beiträge zur Lehre von den Gesichtswerkzeugen und dem Sehen des Menschen und der Thiere, (1828).
  • Beiträge zur Aufklärung der Erscheinungen und Gesetze des organischen Lebens (with Ludolph Christian Treviranus), (1835–38).[3]

Notoj redakti

  1. London Medical and Surgical Journal, Volumoj 11-12 (biografio) [1] Alirita la 1an de Majo 2018.
  2. Google Books From Natural Philosophy to the Sciences: Writing the History of Nineteenth eldonita de David Cahan [2] Alirita la 1an de Majo 2018.
  3. WorldCat Search (publikaĵoj) [3] Alirita la 1an de Majo 2018.