Gottlob Ernst Josias Friedrich von Stein

Gottlob Ernst Josias Friedrich Freiherr von STEIN (naskiĝinta la 15-an de marto 1735 en Regensburg, mortinta la 27-an de decembro 1793 en Vajmaro) estis germanio oficisto, nome saksia-vajmara ĉefĉevalejisto aŭ ĉefmarŝalo.

VivoRedakti

Li estis ekde 1764 edzo de Charlotte von Stein.[1] Lia patro estis Friedrich Christian Ludwig von Stein.[2] Li anis al la familio Stein zu Lausnitz. Unue li studis en Jena. Korme li estis kortega junkro respektive ĉambristo en Vajmaro posedante la Kochberg-bienon. Vajmare li loĝis ĝis 1777 en la ejo financadministra (Landschaftskasse) ĉe strateto Kleine Teichgasse 8[3][4] kaj ekde 1777 ĉe Stein-domo. Lia kunloĝanto estis Otto Joachim Moritz von Wedel kun familianoj. Stein tre estimatis en la rondoj goetaj, kvankam Stein komence ĵaluzis pro la protekto de Goeto fare de lia duka moŝto.[5] Von Stein dum jardekoj suferis je kapdoloroj kaj deprimoj kiujn kaŭzis ostero en la krano sekve de falo disde ĉevalo (tion kuracisto konstatis post malfermo krana). Tamen li neniam laciĝis en deĵoro sia.

Koncerne al la rilato je Charlotte von Stein li de tempo al tempo taksatas iom negative. La historiisto Jan Ballweg feliĉe korektis tion per monografio sia pri Josias von Stein.[6] En la funkcio de suepra ĉevalejisto li respondis pri la dukaj droŝkaro kaj la ĉevalejo sub la regado de Anna Amalia de Saksio-Vajmaro=Eisenach kaj ekde 1774 de Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach)Karlo Aŭgusto. Lin li ankaŭ ofte akompanis dumvojaĝe. La bienon de Großkochberg transprenis post ties morto Gottlob Carl Wilhelm Friedrich von Stein. Laŭ taglibra noto de Charlotte von Stein de la 18.2.1794 mortis li post malunua apopleksio.[7] Josias ece ne estis granda artoŝatanto sed pli pragmatika ulo kio finfine bonis por la laboro kian li plenumis.

Ĉe Kastelo Kochberg estis portreto de li pentrite fare de al kortega pentristo Johann Ernst Heinsius pendante je la maldekstra flanko ĉe la elireja pordo.[8][9] Ĉ. 1780 estiĝis silueto de li dum rajdado sed sen knuto.[10] La farinto de ĝi malkonatas. Dua estiĝis kvazaŭ la saman tempon de rajdanta Stein-o kun vipo.[11]

InfanojRedakti

Ĉiuj kvar filinoj mortis frue.[12]

nevino

LiteraturoRedakti

  • Effi Biedrzynski: Art. Stein Gottlob Ernst Josias Friedrich Freiherr von, ĉe: Goethes Weimar. Das Lexikon der Personen und Schauplätze. Artemis & Winkler, München/Zürich 1992, ISBN 3-7608-1064-0, S. 430.
  • Jan Ballweg: Josias von Stein: Stallmeister am Musenhof Anna Amalias. Ein vergessener Aspekt der Weimarer Klassik, MatrixMedia Göttingen 2012 ISBN 978-3-932313-51-6

NotojRedakti

  1. Effi Biedrzynski: Art. Stein Gottlob Ernst Josias Friedrich Freiherr von, in: Goethes Weimar. Das Lexikon der Personen und Schauplätze. Artemis & Winkler, München/Zürich 1992, ISBN 3-7608-1064-0, p. 430.
  2. Effi Biedrzynski: Art. Stein Friedrich Christian Ludwig Freiherr von, ĉe: Goethes Weimar. Das Lexikon der Personen und Schauplätze. Artemis & Winkler, München/Zürich 1992, ISBN 3-7608-1064-0, p. 429.
  3. https://zeitsprung.animaux.de/168/
  4. Art. Gottlob Ernst Josias Friedrich von, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 429. La dato 1776 estas erara kiel ankaŭ videblas sur la tabulo ĉe la Stein-domo.
  5. Goethe Briefe :8. November 1775 – Ende 1779, eldonis Georg Kurscheidt, Elke Richter, p. 921-922
  6. Jan Ballweg: Josias von Stein: Stallmeister am Musenhof Anna Amalias. Ein vergessener Aspekt der Weimarer Klassik, MatrixMedia Göttingen 2012. ISBN 978-3-932313-51-6
  7. https://geo.viaregia.org/pub/Material.Datenbank/Geschichte/Einzelereignisse.Geschichten.Personen/Weimar/Charlotte_von_Stein.htm
  8. Willi Ehrlich: Schloss Kochberg: Goethe-Gedenkstätte, tria eldono, Weimar 1977, p. 17.
  9. Audioguidetext Schloss Kochberg Nr. 427.
  10. https://blog.klassik-stiftung.de/charlotte-von-stein-ein-portraet/
  11. Schattenbilder aus der Goethezeit, Folge 2, Abb. 4, eldonis Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der klassischen deutschen Literatur in Weimar, 1980.
  12. http://www.goethezeitportal.de/wissen/illustrationen/johann-wolfgang-von-goethe/frau-von-stein-und-kochberg.html