Gottlob KÖNIG (naskiĝinta la 18-an de julio 1779 en Hardisleben apud Buttstädt, mortinta la 22-an de oktobro 1849 en Eisenach) estis germana forstscienculo. Li venigis Carl Grebe al Eisenach.

Gottlob König
Persona informo
Gottlob König
Naskiĝo 18-an de julio 1779 (1779-07-18)
en Hardisleben
Morto 22-an de oktobro 1849 (1849-10-22) (70-jaraĝa)
en Eisenach
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Roko ĉe Mariental/Eisenach kiu nomiĝis laŭ la forsta pioniro Königstein
 
La iama ajzenaĥa Forstista akademio ĉe Frauenberg nr. 17

Estante filo de oficeja sekretario kaj muelejposedanto li frekventis la Vilhelmo-Ernesto-gimnazion en Vajmaro antaŭ trejniĝo forstista sub Heinrich Cotta je Schwallungen-Zillbach. Dum posta plurjara deĵoro en la saksia-vajmara ĉasista korpuso li estis ankaŭ ĉe forstmajstro Carl Oettelt en Ilmenau kaj ĉe prusiaj forstaranĝkampanjoj en Vestfalio. En 1802 li nomumitis supera ĉasisto instruante geometrion ĉe la cotta-a lernejo en Zillbach kaj gvidante geodeziajn aferojn. En 1805 li retiriĝis el la feldĉasista korpuso kaj ricevis la inspektadrajton de la forstujo de Ruhla. Por trejni junajn interesitojn li malfermis en Ruhla lernejon de pliperfektigo forstista. Post kiam König nomumitis supera forstisto (1813) kaj forsta konsilisto (1819), li fariĝis en 1821 ĉefo de la komitato geodezia-juĝa. En 1829 finfine oni cedis al li la ajzenaĥan superan forstistecon. Tien li ankaŭ translokigis sian lernejon kiu pli altrangigitis en 1830 je Landa forstista lernejo. Lia lasta profesia promocio (Oberforstrat) iĝis en 1837.

Graveco redakti

Kiel praktikulo König klopodis transigi mezan arbaron je la alta arbaro, fermi senarbejojn kaj plibonigi la staton de la ŝrumpintaj foliarbaj partoj. Post 1821 li (nov)organizis la forstujon saksian-vajmaran. Estante estro de la komisionoj forstgeodezia kaj prijuĝa li komencis la reorganizadon de la tuta grandduka ĉi-rilata administrada strukturaro. Danke al König naskiĝis forstistdunga sistemo akurate strukturita laŭ distriktoj.

Tre gravis por li la (plu)klerigo de la forstista personaro. König enkondukis devigan instruadon por ĉiuj granddukaj forstumkandidatoj. Lia lernejo ajzenaĥa baldaŭ gajnis internacian renomon; ĝi ekzistis kiel forstista akademio ĝis 1915.

La varia scienca agado de König etendiĝis antaŭ ĉio je la arto de ligna mezurado, esploro de kresko- kaj rendimentfarado, de arbara aranĝo kaj de porforstista kondiĉarplibonigo. Li elpensis sistemon de kvin arboklasoj laŭ la sociologia rolo kaj la sciencon pri la plej bona arbarsituo (Waldstandortkunde). La nocioj de formnumero kaj arbarflegado en la plej larĝa senco por ĉiam koneksiĝos al lia fruktodona agado. Tiel li ege grandrolulis en la plialtkvalitigo de scienca forstado kaj eĉ en la propono kaj realigo de novaj disciplinoj ĉi-ene. Li nombriĝas inter la plej gravaj forstteoriistoj en la unua duono de la 19-a jarcento sed idolis ankaŭ per efikaj praktikaj agoj kaj reformado de la tuta turingia forsta sistemo.

En 1840 li nomumitis honora doktoro fare de la Universitato de Jena. En 1805 en Zillbach li edzinigis Wilhelmine Frieder. Li havis tri filojn kaj unu filinon. La filo Edwin iĝis forsta konsilisto en Anhalt.

Verkoj (elekto) redakti

  • Anleitung zur Holztaxazion. Ein Handbuch für jeden Forstmann und Holzhändler. (Die Forstorganisazion-Lehre. Zweiter Theil: Holztaxazion), Gotha 1813 (Digitalisat)
  • Die Forst-Mathematik mit Anweisung zur Forstvermessung, Holzschätzung und Waldwerthberechnung, nebst Hülfstafeln für Forstschätzer, (Die Forstwissenschaft, 1. Hauptabtheilung), Gotha 1835
    • tria eldono: Die Forst-Mathematik in den Grenzen wirtschaftlicher Anwendung nebst Hülfstafeln für die Forstschätzung und den täglichen Forstdienst (Der Forstwissenschaft erste Hauptabtheilung), Gotha 1846 (Digitalisat)
  • Forsttafeln zur Ausmessung, Gehalt- und Werthschätzung aufbereiteter Hölzer, stehender Bäume und ganzer Waldstände, Gotha 1842
  • Grundzüge der Buchenerziehung, 1846
  • Die Waldpflege aus der Natur und Erfahrung neu aufgefasst, (Forstbehandlung, Theil 2; Der Forstwissenschaft dritte Hauptabtheilung), Gotha 1849

Literaturo redakti

  • Ekkehard Schwartz: Gottlob König 1779–1849. Ein Leben für Wald und Landschaft (Reihe Lebensbilder bedeutender thüringischer Forstleute). Kleinhampl, Erfurt 1999, ISBN 3-933956-02-1
    • E. Schwartz, M. Wagner, M. Kolbe: Gottlob König - Ein Leben für Wald und Landschaft, dua eldono, Verlag Kessel, Remagen, ISBN 978-3941300279
  • Ekkehard Schwartz: Gottlob König. Sein Lebenswerk als Beitrag zur Forstwirtschaftsgeschichte. Berlin 1957
  • Heinrich Weigel: Der Naturlehrpfad "Dr. Gottlob König" bei Eisenach (Eisenacher Hefte, Heft 3). Eisenacher Bild- und Schriftverlag Setzepfand, Eisenach 1993
  • Karina Kahlert/Thüringen Forst (eld.): "Gottlob König (1779-1849) forstlicher Klassiker mit Zukunftspotential". Ĉe: Das Blatt , kajero 2. Erfurt 2009. p. 34ss.
  • Art. „König, Gottlob“ fare de Richard Heß ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 16 (1882), p. 509–512 (tie ĉi interrete)

Fonto redakti

Pacher, Josef: "König, Gottlob" ĉe: Neue Deutsche Biographie 12 (1980), p. 338-339 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti