Insulo Gough

(Alidirektita el Gough-Insulo)
Monda heredaĵo de UNESKO

Insulo Gough estas insulo en la subarkta regiono en la suda hemisfero kun areo de 65 km². Ĝi troviĝas en suda parto de la Atlantiko, havas vulkanan devenon kaj subarktan klimaton (suda latitudo 40°19’, okcidenta longitudo 9°55’). Ĝi apartenas al insularo Tristan da Cunha.

Insulo Gough
Rigardo de Edinburgh Peak
Rigardo de Edinburgh Peak
insulo
Akvejo Sudatlantiko
Insularo Tristan da Cunha
Geografia situo 40° 19′ S, 9° 57′ U (mapo)-40.318611111111-9.9519444444445910Koordinatoj: 40° 19′ S, 9° 57′ U (mapo) f1
Situo de Insulo Gough
Situo de Insulo Gough

Map

Longo 13,9 kmf2
Larĝo 8,0 kmf3
Areo 65 km² f4
Plej alta loko Edinburgh Peak
910 mf5
Loĝantaro ĉ. 6 (Stacia personaro)
<1 loĝ./km²
Mapo de la Insulo Gough
Mapo de la Insulo Gough
Monda heredaĵo

Lando  Britio
Tipo natura heredaĵo
Kriterioj vii, x
Fonto 740
Regiono** Eŭropo
Registra historio
Registrado 1995  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Ĝi altas ĝis 910 m inter insuletoj kaj klifoj. La insulon malkvoris en 1505 aŭ 1506 la portugala maristo Gonçalo Álvares kaj estis nomata laŭ li nome Diego Alvares. La insulo ricevis la nunan nomon laŭ Charles Gough, kiu ĝin (re)malkovris en 1731. Kvankam la insulo estas ekstera teritorio de Britio, sur ĝi funkciigas meteologian stacion la Sudafrika Respubliko, ekde 1956. Sur la insulo loĝas kelkaj meteologoj.

Flaŭro kaj faŭno redakti

La plantaro estas malabunda kaj malofta: nanaj arbustoj, muskoj kaj herbospecioj. Tie ne vivas amfibioj kaj reptilioj, la mamulojn reprezentas la enportita muso, kiu damaĝas la indiĝenan biosferon.

La insulo aperas sur listo de la Mondaj heredaĵoj, danke al la plej granda marbirda kolonio de la mondo: sur la insulo nestas pli ol 50 birdospecioj kaj el ili vivas nur tie la Galinolo de insulo Gough, la Atlantika petrelo kaj la Gough-emberizo. Sur la rokkornicoj nestas oregreta pingveno kaj raraj marbirdoj kiel migra albatroso kaj granda procelario.

 
Ortografia projekcio de Insulo Gough


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Arkivigite je 2012-07-20 per Archive.today