Governador Valadares
Governador Valadares (oficiale portugale Município de Governador Valadares) estas grava urbo kaj municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Vale do Rio Doce (do "Valo de Rivero Dolĉa") kaj estas la administra centro de samnoma mikroregiono Governador Valadares. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 257 172 loĝantoj sur areo de 2 342,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 110 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 184 591. La teritorio havas komunan limon kun Alpercata, Periquito, Açucena, Coroaci, Divino das Laranjeiras, Fernandes Tourinho, Frei Inocêncio, Galiléia, Jampruca, Marilac, Mathias Lobato, Nova Módica, Santa Efigênia de Minas, São Félix de Minas, São Geraldo da Piedade, Sardoá kaj Tumiritinga.
Governador Valadares | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Brazilo | ||||
Regiono | Sudorienta regiono | ||||
Subŝtato | Minas-Ĝerajso | ||||
Mezoregiono | Vale do Rio Doce | ||||
Mikroregiono | Governador Valadares | ||||
Fondita | 1808 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 35000-000 | ||||
Telefonkodo | 33 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 257 172 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 110 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 18° 51′ S, 41° 57′ U (mapo)-18.850833333333-41.948888888889Koordinatoj: 18° 51′ S, 41° 57′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 170 m | ||||
Areo | 2 342,32 km² | ||||
Horzono | UTC-03:00 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Governador Valadares [+] | |||||
Esperanto en Gorvernador Valadares redakti
La pioniro de Esperanto-movado (kaj eĉ la tuta movado) en ĉi tiu urbo estis Jairo Pereira Rezende, kiu venis el la urbo Caratinga kaj starigis negocon kiel fakulo pri juveloj, horloĝoj kaj orovendado. En Caratinga li lernis Esperanton ĉe José Silvano Portes. Ĉar li partoprenis plurajn Esperanto-renkontiĝojn, en diversaj urboj, kies etoso regas ĉiam fratan amikecon, li fariĝis entuziasma amanto de la Internacia Lingvo.
Alveninte al Governador Valadares, Jairo Pereira Resende tuj klopodis arigi adeptojn por la fondiĝo de Esperanto-grupo kaj la plej bona maniero, kiun li trovis por voki la atenton de la personoj estis meti la nomon de sia komerca entrepreno kiel “Relojoaria Esperanto” (Horloĝvendejo Esperanto).
En 1959, kune kun kelkaj samideanoj, li sukcesis la fondiĝon de VEK – Valadares Esperanto-Klubo, kies unua estraro estis: Prezidanto: Sebastião dos Reis Marcelino; Vicprezidanto: Élio José Soares; 1-a Sekretario: Esaú Hosana Vieira; 2-a Sekretario: Cláudio Coelho da Rocha; 1-a Kasisto: José Marciano França Neto; 2-a Kasisto: Adilson Soares. Supera Konsilantaro: Wady Barreto, Jairo Pereira Rezende, Luís Damaceno Reis, Esaú Hosana Vieira kaj Márcio Sérgio Cassiano de Freitas.
La sidejo de la societo estis en “Horloĝejo Esperanto”, Avenuo Minas Gerais, 422, kie ĝi funkciis ĝis 1998.