La Grätzel-sunĉelokolora sunĉeloGrecel-sunĉelo servas por transformo de la lumenergio al elektra energio. Temas pri apliko el bioniko, kiu estas nomata ankaŭ elektrokemia kolorigaĵa sunĉelo. Tiu ĉi sunĉelo estas nomata post Michael Grätzel (EPFL, Lausanne, Svislando), kiu malkovris ĝin komence de la 1990-aj jaroj kaj patentigis ĝin en 1992.

La sunĉelo uzas por absorbo de la lumenergio ne duonkonduktan materialon, sed organikajn kolorigaĵojn, ekz. klorofilon.

Konstruo redakti

La Grätzel-sunĉelo konsistas el du elektrodoj kun distanco de 20 - 40 µm. La du elektrodoj estas kovritaj sur la interna flanko per transparentaj, elektre kondukaj tavoloj (ekz. FTO - Fluorine doped TinOxide; fluor-dotita zinka dioksido; F:SnO2), kiuj havas la dikon de 0,5 µm.

La du elektrodoj estas nomataj - laŭ ilia funkcio - aŭ laborelektrodo aŭ kontraŭelektrodo. La laborelektrodon oni tavolkovras per titana dioksido dika, nanoporoza de 10 µm (TiO2). Sur ties surfaco venas la lumsensa kolorigaĵo. Sur la kontraŭelektrodo troviĝas katalika tavolo (plej ofte plateno) kun diko de kelk-µm (kelk-mikrometro). La areo inter la du elektrodoj estas plenumita per redoksa elektrolito, ekz. solvaĵo el jodo (I2) kaj kalia jodido.

Graveco redakti

La kolorigaĵa sunĉelo gravas pro la malaltaj produktaj kostoj, relative granda efikeco (6-10 %).

Malavantaĝo estas, ke la longdaŭra uzebleco de sunĉelo ne estas pruvita.

Ligilo redakti