Grégoire Maertens

flandra esperantisto

Grégoire MAERTENS (naskita la 1-an de januaro 1924 en Bruĝo) estas flandro kiu laboris kiel estrarano de UEA de 1977 ĝis 1989. De 1980 ĝis 1986 li estis ĝia prezidanto.

Grégoire Maertens
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1924 (1924-01-01) (100-jaraĝa)
en Bruĝo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Familio
Patro Alfons Maertens
Parencoj Rakoen Maertens
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Grégoire Maertens kun lia nepo Rakoen Maertens dum la 100-a Universala Kongreso de Esperanto (UK 2015) en Lillo (Francio), 2015

Maertens estas docento de AIS San-Marino kaj de 1992 ĝis 1995 estis ties trezoristo. Ekde 1993 li estas honora membro de UEA.

Vivo redakti

Li lernis la lingvon kiel 16-jarulo kaj ekaktivis en 1946 por la E-movado flandra kaj junulara. Li estis estrarano de Belga E-Federacio kaj membris en la LKK de la Brusela UK (1960). Ekde tiam li daŭre anis en la Komitato de UEA. Lia 15-jara estraraneco en UEA (1977-92) enhavis du mandatojn (postenperiodojn) da prezidanteco (1980-86). Maertens prezidis Institucion Hodler, agis en Eŭropa E-Unio kaj en ĝia Eŭropa Esperanto-Centro, kiun li kunkreis. Lerta fakulo, li kuraĝe stiris la financon de UEA kaj iniciatis aŭdacajn entreprenojn (renovigo kaj vastigo de la Roterdama domo, Grafika Centro Antverpeno).

Maertens estas kunfondinto de Flandra Esperanto-Ligo, estis ĝia estrarano pri financo kaj konstanta konsilanto.

Bildaro redakti

Referencoj redakti


  Trovu « Grégoire Maertens » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Antaŭe:Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPoste:
Humphrey Tonkin19801986Humphrey Tonkin