Malfermi la ĉefan menuon

La Graŭvaka zono estas la lima linio inter la Centraj Alpoj kaj la Nordaj Kalkalpoj. Kiel montarformanta materialo tie superregas la graŭvako. Ĝi riĉas je tertrezoroj (fero, kupro, magnezito, grafito ktp.). Kaŭze de la mola rokaĵo la montoj plejparte havas rondecajn, nekrutajn, senarbarajn suprojn.

La Graŭvaka Zono kiel mallarĝa strio etendiĝas de la monto Arlberg laŭ la supera valo de Inn, larĝiĝas en la regiono de la Alpoj de Kitzbühel kaj la Alpoj de Tux kaj denove mallarĝegas laŭ la valo de Enns. En la Alpoj de Eisenerz ĝi denove estas pli larĝa, etendiĝas laŭ la valo de Mürz ĝis la montpasejo de Semmering kaj finiĝas en la pelvo de Vieno.

Geologie la Graŭvaka Zono dum la suprenfaldiĝo de la Alpoj formiĝis el la margrundo de la pramediteraneo Tetiso, kaj la kalkaĵoj, sedimentigitaj sur ĝi, formis la Nordajn Kalkalpojn.