Grado (Italio)
Grado estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. En la loka veneta dialekto ĝi nomiĝas Gravo, en la friula Grau. La nomo venas el la latina lingvo, en kiu "ad gradus" signifas "ĉe la ŝtupoj"; tiuj ŝtupoj laŭdire rilatas al iama ŝipkanalo. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Gorizia, kiu ekde oktobro 2017 ne plu estas oficiala administra unuo. Ekde tiam la loko apartenis al intermunicipa aŭ interkomunuma teritoria unuo, nomata Carso Isonzo Adriatico, sed jam fine de 2019 denove ŝanĝiĝis la administra strukturo: nun ĝi apartenas al tiel nomata malcentra regiona unuo Gorico, kiu laŭ amplekso identas al la antaŭa provinco - tial, pro praktikeco kaj plia koncizeco, tolereblas plutraduki la novan longan administran nomon Ente di decentramento regionale di Gorizia al Esperanto per "provinco Gorico".
Grado | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Friulo-Venecio Julia | ||||
Provinco | GO Gorico | ||||
Komunumaro | Carso Isonzo Adriatico | ||||
Geografia situo | 45° 41′ N, 13° 24′ O (mapo)45.68333333333313.4Koordinatoj: 45° 41′ N, 13° 24′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 2 m | ||||
Areo | 114 km² | ||||
Loĝantaro | 7658 (2023) | ||||
Loĝdenso | 69 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Boscat, Fossalon, Pineta, Primero, Val Cavarera | ||||
Najbaraj komunumoj | Aquileia (UD), Fiumicello (UD), Marano Lagunare (UD), San Canzian d'Isonzo, San Giorgio di Nogaro (UD), Staranzano, Terzo d'Aquileia (UD), Torviscosa (UD) | ||||
Patrono | Hermagoras kaj Fortunatus | ||||
Festa tago | 12-a de julio, la patrona memortago | ||||
Nomo de loĝantoj | gradesi | ||||
Poŝtkodo | 34073 | ||||
Imposta kodo | E125 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 031009 | ||||
Telefona prefikso | 0431 | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Fine de 2023 en la komunumo vivis 7 658 loĝantoj - fine de oktobro 2022 estis 7 731: sekve daŭre temas pri la kvara plej granda komunumo de la provinco aŭ regiona unuo. Kristanaj patronoj estas la martiroj Hermagoras kaj Fortunatus, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Aquileia (UD), Fiumicello (UD), Marano Lagunare (UD), San Canzian d'Isonzo, San Giorgio di Nogaro (UD), Staranzano, Terzo d'Aquileia (UD), Torviscosa (UD).
Grado situas sur duna insulo, nomata "Insulo de Oro", proksime de la bordo de Adriatiko, ĉe la riverbuŝo de Isonzo. Ĝi estas grava turisma kaj baneja centro, kiu ricevis la kromnomon "unua Venecio".
Eksteraj ligiloj
redaktiFotaro
redakti-
Haveno
-
Strando de Grado Pineta
-
Malnova haveno
-
Porto Buso sur la insulo Anfora
-
Kirko de S-ta Eŭfemio en Grado
-
la "domo de la muziko"