Grafoj de Togenburgo

(Alidirektita el Grafejo Togenburgo)

La Togenburganoj, respektive Grafoj de Togenburgo estis fama orientsvisa nobela familio. La centro de iliaj posedaĵoj troviĝis en la regiono de la hodiaŭa regiono kaj elektodistrikto Togenburgo, kiu nuntempe portas la nomon de la nobela familio de la Togenburganoj. La familia sidejo estis la kastelo Alt-Toggenburg, kies ruino situas en la komunumo Kirchberg SG. Alia kastelo de la Togenburganoj troviĝis en Lütisburg.

Grafoj de Togenburgo
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio
Apero 1209 vd
Fino 1468 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La mortanta Grafo Friedrich la 7-a
La pli malnova formo de la blazono de la Togenburganoj

Historio redakti

La unua skriba mencio de la Libesinjoroj de Togenburgo datiĝas el la jaro 1044. La nomo verŝajne devenas de la alemana vorto dokko, kio signifas «ekscelentulo». Evidente la familio jam en frua mezepoko posedis apartajn rajtojn kaj signifajn bienojn, ĉar la konstruaĵo de la familia fortikaĵo Alt-Toggenburg estis en la 10-a kaj 11-a jarcento eksterordinare bone fortikita kaj ekipita. La Togenburganoj estis la fondintoj de la Johanita Kavalirejo kaj Komandorejo en Bubikon je la fino de la 12-a jarcento.

La unua skriba mencio de la grafa titolo datiĝas el la jaro 1209. Pro la divido de la heredaĵo de la Grafoj de Togenburgo eksplodis en la 15-a jarcento la Malnova Zurika Milito inter la membroj de la Svisa Ĵurkomunumo Zuriko, Ŝvico kaj Glaruso. La Togenburganoj vivis en daŭra konflikto kun la Princabatejo Sankt-Galo, kies interesregiono almenaŭ parte kongruis kun la togenburga teritorio. La urboj Wil SG kaj Lichtensteig estis fonditaj de la Grafoj de Togenburgo.

Listo de la Grafoj de Togenburgo ek de 1209 redakti

  • Diethelm I. († ĉirkaŭ 1229)
  • Diethelm II. († ĉirkaŭ 1236)
  • Kraft I. († 1253)
  • Kraft II. († 1261)
  • Friedrich II. (1249–1283)
  • Diethelm IV. (1260–1282)
  • Friedrich III. († 1303 aŭ 1305)
  • Friedrich IV. († 1315)
  • Kraft III. († 1339)
  • Diethelm V. († 1337)
  • Friedrich V. († 1364)
  • Friedrich VI. († 1375)
  • Diethelm VI. († 1385)
  • Donat († 1400)
  • Friedrich VII. († 1436)

Grizon-Aŭstria familio "de Togenburgo" redakti

Ek de la 16-a jarcento aperas en Aŭstrio kaj Grizono familio "de Togenburgo", kiu laŭ sia familia tradicio deduktas sian devenon de la Grafoj de Togenburgo, kio povas esti vera, tamen ne estas dokumente pruvebla. Tiu familio ludis gravan rolon en la historio de la Tri Ligoj en Grizono, kaj diversaj de ĝiaj membroj ankaŭ okupis gravajn postenojn en la administracio de la aŭstra ŝtato. Johano Georgo de Togenburgo fariĝis en la jaro 1832 franca grafo. Li akiris en la jaro 1934 la kastelon de Sargans kaj ek de tiam nomis sin Grafo de Togenburgo-Sargans.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti