Grafeteorio
La artikolo estas parto de serio pri grafeteorio.
|
Plej gravaj terminoj Elektitaj klasoj de grafeoj Grafeaj algoritmoj Problemoj prezentataj kiel grafeaj Aliaj Reprezentado de grafeo Glosaro de grafeteorio |
Grafeteorio estas branĉo de diskreta matematiko, kiu okupiĝas pri grafeoj. La ĉefnocio de la teorio, grafeo, difineblas kiel aro de verticoj (punktoj) kaj aro de eĝoj (linieroj), kiuj ligas kelkajn parojn de verticoj. Ekzemplo de grafeo estas reto de metroo, kie la aro de la stacioj respondas al la verticoj kaj la aro de la linieroj (inter po du stacioj) al la eĝoj de grafeo.
La problemo pri la sep pontoj de Königsberg estas klasika problemo de grafeteorio; la solvo estas facila el grafeteoria vidpunkto.
Sinonimoj de grafeteorio estas grafeiko kaj teorio de grafeoj. Anstataŭ la termino "grafeo", en literaturo oni povas vidi ankaŭ la terminojn grafo kaj grafio.
FakulojRedakti
BildaroRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.math.uni-hamburg.de/home/diestel/books/graph.theory
- http://www.utm.edu/departments/math/graph Arkivigite je 2006-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.cs.wpi.edu/~dobrush/cs507/presentation/2001/Project10/ppframe.htm Arkivigite je 2005-08-31 per la retarkivo Wayback Machine
- http://students.ceid.upatras.gr/~papagel/project/contents.htm
- http://graphtheorysoftware.com/ Arkivigite je 2013-03-13 per la retarkivo Wayback Machine