Graflando Kastilio

La Graflando Kastilio estis geografia areo kiu formis parton de la Reĝlando Leono ĝis ĝi iĝis aŭtonoma ŝtato (en la jaro 932) kiu unu jarcenton poste iĝis la Reĝlando Kastilio (en 1065).[1]

Graflando Kastilio
– 1065

historia lando • graflandosuverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Ĝi estis reloĝita de personoj devenaj de diversaj popoloj (leonanoj, gotoj, asturoj, vaskonoj, kantabroj, mozaraboj...). Loĝintoj dekomence en Biskajo, la movoj de vaskonoj okcidente (kiuj fuĝis de la ĉikanado fare de frankoj) devigis la aŭtrigonojn kaj la bardulojn translokiĝi ankaŭ pli okcidenten, al loko tradicie nomita ekde tiam Bardulio kaj konata antaŭe kiel Aŭtrigonio. El tie ili direktis sin iom post iom suden, okupante la teritoriojn kiuj poste formis parton de la Reĝlando Kastilio.

Tradicie oni konsideris la grafon Fernán González kiel la unua kiu markis la sendependecon de la graflando disde la Reĝlando Leono, kvankam ne estas sufiĉa dokumenta pruvaro, kaj la nuraj dokumentaj aludoj estas de post kelkaj jarcentoj.

Notoj redakti

  1. Condado de Castilla, en arteguias.com [1] Konsultita la 11an de marto 2018.

Bibliografio redakti

  • Álvarez de Eulate, José María. Historia económica del condado de Castilla. Valladolid, 1994
  • Martínez Diez, Gonzalo (2005). El Condado de Castilla (711-1038): la historia frente a la leyenda. Valladolid. ISBN 84-9718-275-8.
  • Pastor Díaz de Garayo, Ernesto. Castilla en el tránsito de la Antigüedad al Feudalismo: poblamiento, poder político y estructura social: del Arlanza al Duero (siglos VII-XI). Valladolid, 1996
  • Pérez de Urbel, Justo (1945). Historia del Condado de Castilla. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas.
  • Pérez de Urbel, Justo (1969). El Condado de Castilla. Los 300 años en que se hizo Castilla. Madrid: Siglo Ilustrado.