Graflando de Nico

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nico.

La graflando de Nico (france "comté de Nice", Countea de Nissa en la nica lingvo) estas malnova ŝtato de la Duklando Savojo. Ĝi estis kreita en 1388, fine de la hereda milito por la graflando Provenco, per la alligo de Nico al Savojo[1]. La graflando malaperis unue per la reorganizado de la regno de Sardio en 1818, kiu modifis ĝian nomon, poste per la aneksado al Francio en 1860[2].

Graflando de Nico
Plena origina nomo:
(france) Comté de Nice
(itale) Contea de Nizza
(okcitane) Countea de Nissa
13881793
18141818

Countyŝtato • historia lando
Geografio
Mapo de la graflando de Nico[note 1].
Mapo de la graflando de Nico[note 1].
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
250
Itala (oficiala)
Nica lingvo
Ŝtat-strukturo
graflando (provinco de la Ŝtatoj de Savojo poste de la regno de Sardio)
Antaŭaj ŝtatoj:
Regno de Sardio Regno de Sardio
Postsekvaj ŝtatoj:
Nico Nico
Elstaraj historiaj eventoj
1388 Alligo de Nico al Savojo
1793 Aneksado fare de la unua Franca Respubliko
1814 Resurtronigo de la regno de Sardio
1818 Fino de la « graflando de Nico »
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Laŭlonge de la tempo, la limoj de la graflando de Nico iomete evoluis[3]. Ĝi respondas nun proksimume al la arondismento de Nice, en la departemento Alpes-Maritimes, kaj plu estas kultura regiono, konata per la nomo nica lando.

Toponimio redakti

Post la alligo de Nico al Savojo, la teritorio nove submetita al la aŭtoritateco de la domo de Savojo estis nomita « Terres neuves de Provence » (esperante Novaj teroj de provenco). Tiuj ĉi estus preninta la nomon « graflando de Nico » en 1526, en la aktoj de la kancelierejo de Savojo[1].

En 1818, Viktoro Emanuelo la 1-a de Savojo reorganizis la administradon de la regno de Sardio, kiu forigis la nomon « graflando de Nico » profite al « provinco de Nico », mem alligita al divizio de Nico (divisione di Nizza)[4]. En 1859, tiu lasta fariĝis la provinco de Nico, konsistanta el tri « arondismentoj » (circondari). Tiel, la traktato pri dono de Savojo kaj Nico al Francio en 1860, mencias la nomon « circondario di Nizza », tradukita kiel « arondismento de Nico ».

Geografio redakti

La teritorio de la graflando de Nice respondas proksimume al la nuna arondismento Nice en la departemento Alpes-Maritimes. Ĝi enhavas tiel marbordon longan je trideko da kilometroj (ekskludante tiun de Monako) kaj la valojn de la riveroj Var, Tinée, Paillon, Vésubie, Bévéra kaj Roya, ĝis la alpa akvopartiga linio, kiu apartigas ĝin de la graflando Piemonto. Tamen, la graflando de Nico estas konsiderata de la italaj geografoj kiel parto de la itala geografia regiono, de kiu la rivero Var estas la okcidenta limo[5].

La graflando de Nico estis dum jarcentoj la sola marbordo de la Ŝtatoj de Savojo (escepte de la enklaveto de Oneille) ĝis kiam la Ĝenova Respubliko, kiu enhavis la nunan Ligurion kaj parton de la nuna Malsupra Piemonto (Novese kaj Ovadese), estis aneksita de la regno de Sardio en 1815.

La ĉefa urbo de la graflando ĉiam estis Nico.

Demografio redakti

Rango Nomo de urbo Nombro de loĝantoj (2011)
1 Nice 344 064
2 Beausoleil 13 567
3 La Trinité 10 230
4 Contes 7 095
5 Villefranche-sur-Mer 5 416
6 Saint-André-de-la-Roche 5 286
7 Cap-de Ail 4 877
8 Tourrette-Levens 4 731
9 Levens 4 709
10 Drap 4 297
11 Beaulieu-sur-Mer 3 762
12 Sospel 3 537

Hydrografio redakti

Rivero Var redakti

La rivero Var fontas en Estenc, domgrupo de la komunumo Entraunes, je 1 790 metroj, sude de la montpasejo Cayolle (2 326 m) en Alpes-Maritimes.

Rivero Roya redakti

La rivero Roya (okcitane Ròia) estas marborda rivero, kiu fontas en Francio en la montpasejo Tende, en la departemento Alpes-Maritimes kaj aliras Mediteraneon en Italio en Ventimiglia. Ĝia longo estas 60 km, nur la dek kvin lastaj kilometroj situas en Italio, proksime de Ventimiglia.

Rivero Vésubie redakti

Vésubie estas rivero de Alpes-Maritimes, alfluanto al rivero Var, kiu fontas je 2 665 m el la Lago Blanka.

Rivero Tinée redakti

Ĉefa alfluanto al Var maldekstra flanke, Tinée estas longa je 69,9 kilomètres. Ĝi fontas je 2 702 m norde de montaro Mercantour-Argentera.

Historio redakti

Alligo de Nico al Savojo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Alligo de Nico al Savojo.
 
Mapo de Italio en 1494

En 1380, la grafino Johana la 1-a de Provenco (1348-1382) — pli konata kiel la reĝino Johana — sen infanoj, adoptis Ludovikon de Anĵuo, la fraton de la reĝo de Francio Karlo la 5-a. La kuzo de Ludoviko, la duko Karlo de Duras (aŭ Durazzo), gvidis tiam la Unuiĝon de Aix, la provencan partion kontraŭanĵuan, kaj murdis Johanan, kondukante al hereda milito, kiu finiĝos per la venko de la anĵua partio. Profitante la perturbojn, la grafo de Savojo Amedeo la 7-a la Ruĝa, kiu deziras akiri aliron al la maro, traktis kun Johano Grimaldi de Bueil. Tiu-ĉi, barono de Beuil, reganto de Nico kaj seneskalo, volis elirigi el la suvereneco de la graflando Provenco, sian orientan parton situantan maldesktre de la rivero Var kaj Estéron.

Siaflanke, la grafo de Savojo opiniis ke la alligo de Nico al Savojo estis bona okazo por plivastigis siajn bienojn. Sub influo de Jean Grimaldi de Bueil, kiu regas la garnizonon de Nico, la nicanoj submetiĝis kaj akceptis sian novan suverenon laŭ la provencaj tradicioj.

Moderna epoko (15a - 18a jarcentoj) redakti

 
Mapo de Norda Italio en 1402.

En la 16-a jarcento, la reĝoj de Francio Karlo la 8-a, Ludoviko la 12-a kaj Francisko la 1-a kondukis militojn en Italio.

En 1519, Karlo la 5-a estis elektita imperiestro. La konestablo de Burbono perfidis la reĝon de Francio kaj alservis Karlon la 5-an, kiu nomumis lin generalo de siaj armeoj en la sudo. Karlo la 2-a de Savojo, malgraŭ la traktato de Liono subskribita kun Francisko 1-a, la 10-an de septembro 1523, alianciĝis kun Karlo la 5-a. La 30-an de junio 1524, la trupoj, konsistantaj el 22 000 soldatoj, komandataj de la konestablo de Burbono atingis Nicon post transpaso de la montpasejo de Tende. La armeo transpasis la riveron Var, atingis Draguignan-n la 26-an de julio, kaj bivuakis antaŭ Marsejlo la 7-an de aŭgusto. La alveno de la trupoj komandataj de Francisko la 1-a kaj Anne de Montmorency devigis lin foriri el Marsejlo la 24-an de septembro, retranspasante la riveron Var la 29-an de septembro. La 10-an de oktobro, tiam la konestablo de Montmorency estis antaŭ Nico. Sed la konestablo pluiris por kuniĝi al la reĝo en Italio kie la kampanjo finiĝis per la batalo de Pavio kaj la malvenko de la francaj trupoj[6].

 
La graflando de Nice en la maparo de Johannes Blaeu en 1664.

En 1543, Nico estis sieĝita de la francaj armeoj de grafo de Enghien kaj de la otomana ŝiparo de Kajradina Barbaroso, la bejo de Tuniso, rezulto de la alianco de Francisko la 1-a kaj de Sulejmano la 1-a kontraŭ la imperiestro Karlo la 5-a. La urbo estis konkerita post dudek tagoj, sed sekve de la rezistado de la lastaj defendantoj de la kastelo, la ŝiparo foriris.

Tamen, la milito inter Francio kaj Savojo redaŭris en la 17-a jarcento, kaj la graflando de Nico estis okupita de Francio de 1691 ĝis 1697 kaj de 1707 ĝis 1713.

Nuntempa epoko (19-a jarcento) redakti

1-a aneksado al Francio redakti

Sardia resurtronigo redakti

La graflando refariĝis, la 23-an de aprilo 1814, sub la regado de la reĝo de Sardio Viktoro Emanuelo la 1-a (1759-1824).

 
Mapo de Italio en 1843

Dua aneksado al Francio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aneksado de la graflando de Nico al Francio.

En 1859, la Dua Imperio de Francio kaj la Regno de Sardio subskribis aliancon por forpeli Aŭstrion el Norda Italio, Francio tiam devus ricevi la graflandon de Nico rekompence pro sia helpo. La saman jaron, Napoleono la 3-a subskribis la traktaton de Villafranca di Verona kiu finis la kampanjon de Italio. Tamen, Veneto restis aŭstra, Britio kaj aliaj nacioj en Eŭropo, kontraŭis la aneksadon de Savojo kaj Nico al Francio, same kiel Giuseppe Garibaldi.

La 24-an de marto 1860, Napoleono la 3-a kaj Viktoro Emanuelo la 2-a subskribis la traktaton de Torino, kiu antaŭvidis la aneksadon de Nico al Francio interŝanĝe de helpo de Napoleono la 3-a kontraŭ aŭstroj kaj al Viktoro Emanuelo la 2-a en ties deziro unuigi Italion.

Kulturo redakti

Lingvoj redakti

La lingvafrankao de la graflando de Nice estas variaĵo de la okcitana lingvo kaj konsistigas origine formon de la malnova provenca lingvo, kun tamen ligura influo en la valo de la rivero Roya.

La 22-an de septembro 1561, la duko de Savojo Emanuelo Filiberto de Savojo subsktibis la edikton de Rivolio per kiu la latina lingvo estis anstataŭita per la itala lingvo kiel lingvo por la oficialaj aktoj[7],[8]. Tamen iuj komunumoj de la malantaŭa parto kiaj Puget-Théniers kaj Contes daŭre uzis la malnovan provencan lingvon por redakti siajn kontojn ĝis en la komenco de la 17-a jc[9].

Tradicioj redakti

La danco la plej simbola de la graflando estas estas la farandolo kaj ties variaĵoj : brandi, mourisca (aŭ mauresque), passa cariera (france passe-rue). Knabinoj kaj knaboj dancis sur la stratoj kaj placoj, la tagon de la patrona festo de la vilaĝo, laŭ la sono de la fifro kaj de la tamburo, kelkfoje de la violono aŭ de la vjelo.

Notoj kaj referencoj redakti

Notoj redakti

  1. Brunearron, la parto de la graflando alligita al Francio en 1860 ; flave, la parto de la graflando fariĝinta itala en 1861 poste franca en 1947 ; vidi Les limites du comté de Nice.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Paolo Casana Testore in Rosine Cleyet-Michaud (dir.), 1388, la dédition de Nice en la Savoie : actes du Colloque international de Nice, eld. "Publications de la Sorbonne", Parizo, 1990 (ISBN 978-2859441999), 246 paĝoj, [1]
  2. Ralph Schor (dir.), Dictionnaire historique et biographique du comté de Nice, Nico, eld. "Serre", 2002 (ISBN 2-86410-366-4), paĝoj 107-108.
  3. « Le Comté de Nice » http://www.lecomtedenice.fr/notes_frontieres.html.
  4. Alain Ruggiero. (2002) La population du comté de Nice de 1693 à 1939. Nico: Serre Editeur, p. 443. ISBN 9782864103424.
  5. itale L'Enciclopedia Geografica, Vol. 1-a, Italia, De Agostini Ed., 2004, 78-a paĝo.
  6. Pastro E. Tisserand, Histoire civile et religieuse de la cité de Nice et du département des Alpes-Maritimes, Tomo 2-a, eld. "Librairies Visconti kaj Delbecchi", Nico, 1862 (Legi per interreto)
  7. Didier Large, « La situation linguistique dans le comté de Nice avant le rattachement à la France » [2][rompita ligilo]
  8. itale Studi piemontesi, Volumo 22-a, eld. "Centro studi piemontesi", 1993, [3]
  9. Adolphe Viani, « Quelques aspects socio-linguistiques des parlers du comté de Nice » en Jérôme Magail et Jean-Marc Giaume (dir.), Le comté de Nice : de la Savoie à l'Europe : identité, mémoire et devenir ; aktoj de la kolokvo de Nice ; 24a - 27a de aprilo 2002, ekspozicioj de la 15a de aprilo ĝis la 15a de majo 2002, eld. "Bibliothèque de l'université de Nice", Nice, eld. "Serre Éditeur", 2006 (ISBN 9782864104674) paĝoj 149-150, [4]

Bibliografio redakti

  • Alain Ruggiero (dir.), Nouvelle histoire de Nice, Tuluzo, eld. "Privat", 2006, 383 paĝoj.
  • Ralph Schor (dir.), Dictionnaire historique et biographique du comté de Nice, Nico, eld. "Serre", 2002, 412 paĝoj.
  • Ralph Schor, Histoire du Comté de Nice en 100 dates, eld. "Alandis Éditions", 2007.
  • Jean-Pierre Fouchy, Et Nice devient le port de la Savoie, eld. "Alandis Éditions", 2008, 258 paĝoj.
  • Kolektivo, sub estrado de Michel Foussard, kunlabore kun Jean-Loup Fontana. (aprilo 1990) L’orgue italien, Guide pratique por le Comté de Nice, p. 160. ISBN 2-906700-09-6.
  • Luc F. Thevenon, Frontières du comté de Nice: à la recherche des bornes perdues sur l'ancienne limite des royaumes de France et de Piémont-Sardaigne, eld. "Serre édireur", Nico, 2005 (ISBN 2-86410-429-6) ; 135 paĝoj, (Eltiraĵo)
  • Anne Brogini, Entre France et Espagne, les crises dans le comté de Nice au 16e siècle, paĝoj 1-6, eld. "Cahiers de la Méditerranée", 2007, N° 74 Legu per interreto

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti