Graham Greene (verkisto)
Graham GREENE (naskiĝis la 2-an de oktobro, 1904, mortis la 3-an de aprilo, 1991) estis brita verkisto de romanoj, rakontoj, dramoj, poemoj, scenaroj, eseoj, vojaĝraportoj kaj infanlibroj. Li apartenis al la modavo de Renouveau catholique.
Graham Greene | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Henry Graham Greene | ||||
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1904 en Berkhamsted | ||||
Morto | 3-an de aprilo 1991 (86-jara) en Vevey | ||||
Mortis pro | leŭkemio [#] | ||||
Tombo | Corseaux [#] | ||||
Religio | ateisto [#] | ||||
Etno | Angloj [#] | ||||
Lingvoj | angla lingvo [#] | ||||
Loĝloko | Berkhamsted [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando [#] | ||||
Alma mater | Balliol College • Berkhamsted School [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Charles Henry Greene [#] | ||||
Patrino | Marion Raymond Greene [#] | ||||
Gefratoj | Hugh Greene • Elisabeth Katherine Greene • [William] Herbert Greene • Alice Marion Greene • Raymond Greene [#] | ||||
Edz(in)o | Vivien Greene • Vivien Greene [#] | ||||
Infanoj | [Lucy] Caroline Greene • Francis Greene [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo • ĵurnalisto • romanisto • scenaristo • aŭtobiografo • verkisto • verkisto de porinfana literaturo [#] | ||||
Aktiva dum | 1925– [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
BiografioRedakti
Li naskiĝis en Berkhamsted, Hertfordshire, kie lia patro estis estro de la loka mezlernejo (kiun frekventis Graham). Li studis en Balliol College, Oxford, kaj lia unua verko (poezia libro) estis eldonita en 1925, dum li ankoraŭ estas studento. En sia aŭtobiografio, li donas multajn detalojn pri malfacila juneco. Post diplomiĝo, li fariĝis katoliko, estis mallongtempe edzo, kaj komencis ĵurnalistan karieron. Li estis i.a. verkisto de filmaj recenzoj, ĝis li kaŭzis la fermon de revuo por kiu li laboris per envolvi ĝin en proceson pri kalumnio pro komento fare de li pri Shirley Temple.
Plej famaj estas liaj psikologie profundaj aventuraj kaj krimaj libroj, kiuj grandparte ankaŭ estis tre sukcese filmigitaj. Liaj romanoj estas verkitaj per moderna realisma stilo, kaj ofte enhavas personojn ĝenitajn de sindubo kaj vivantajn en povraj aŭ senradikaj cirkonstancoj. La duboj estis ofte religiaj.
La granda komedia talento de Graham Greene montriĝas ĉefe en lia malfrua verkaro.
VerkojRedakti
RomanojRedakti
- Stamboul Train (1932)
- Brighton Rock (1938)
- The Power and the Glory ("La potenco kaj la gloro", 1940)
- The Heart of the Matter ("La kerno de la afero", 1948)
- The End of the Affair ("La fino de la adulto", 1951)
- The Third Man ("La tria viro", 1950)
- The Quiet American ("La silentema usonano", 1955)
- Our man in Havana ("Nia agento en Havano", 1958)
- The Burnt-Out Case ("La elĉerpita kazo", 1961)
- The Comedians ("La komediistoj", 1966)
- Travels with My Aunt ("Vojaĝoj kun mia onklino", 1969)
- The Human Factor ("La homa faktoro", 1978)
- Dr. Fischer of Geneve ("Doktoro Fiŝer en Ĝenevo")