La grajo (simbolo: Gy) estas la SI-unuo de sorbita radiada dozo.

Difino redakti

Unu grajo estas la sorbo de unu ĵulo de radiada energio fare de unu kilogramo de materio.

 

Notu ke, por iksradioj kaj gamaradioj, tiuj estas la samaj unuoj kiel la siverto (Sv). Por eviti riskon de konfuzo inter la sorbita dozo kaj la ekvivalenta dozo, oni devas uzi la rilatajn specialajn unuojn, respektive la grajon anstataŭ la ĵulo en kilogramo por sorbita dozo, kaj la siverton anstataŭ la ĵulo en kilogramo por la ekvivalenta dozo.

Origino redakti

Oni difinis la grajon en 1975 honore al la brita fizikisto Louis Harold Gray (1905-1965), kiu uzis similan koncepton en 1940, "tiu kvanto de neŭtrona radiado kiu produktas kreskon de energio en volumena unuo de histo egala al la kresko de energio produktita en volumena unuo de akvo fare de unu rentgeno da radiado". (La rentgeno estas eksmoda unuo de radiado).

Klarigo redakti

La grajo mezuras la deponitan energion de radiado. La biologiaj efektoj varias laŭ la tipo kaj energio de la radiado kaj laŭ la rilataj organismo kaj histoj. La siverto provas ekspliki tiajn variojn. Tutkorpa dozo de 10-20 grajoj de altenergia radiado, ricevita je unu okazo, povas esti mortiga al homoj.[1] Tia dozo reprezentas 750-1500 ĵulojn por 75-kilograma plenkreskulo (ekvivalenta al la kemia energio de kelkaj gramoj da sukero).

La meza radiada dozo de abdomena X-radiogramo estas 1.4 mGy, tiu de abdomena tomografia skano estas 8.0 mGy, tiu de pelva tomografia skano estas 25 mGy, kaj tiu de parta spirala tomografia skano de la abdomeno kaj pelvo estas 30 mGy.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fred Solomon and Robert Q. Marston, Editors, The Medical Implications of Nuclear War (1986), National Academies Press, p. 235-236, http://www.nap.edu/catalog/940.html
  2. Parungo C, The Pregnant Surgical Patient, ACS Surgery, http://www.acssurgery.com

Vidu ankaŭ redakti