Gramática castellana

La Gramática castellana[1][2] (En Esperanto: Kastilia gramatiko), originala titolo en la latina: Grammatica Antonii Nebrissensis, estas gramatiko de la hispana lingvo skribita de Antonio de Nebrija kaj publikigita en 1492.[3] Ĝi estis la unua verko dediĉita al studado de la hispana lingvo kaj siaj reguloj. Antaŭe, oni nur publikigis verkojn pri la latina lingvo, kiel tiu de "Lorenzo Valla" : "Tratado sobre gramática latina" (Traktato pri la latina gramatiko") en 1471. Tamen, la Grammatica de Nebrija estas la unua presita libro kiu studas la regulojn de ajna latinida lingvo.[4]

Kovrilpaĝo de la Grammatica Antonii Nebrissensis.

Graveco redakti

Post la publikado de la verko, la gramatiko estos konsiderata kiel la fako kiu studas la regulojn de lingvo, ĝis la alveno de la lingvistiko kiel la fako scienca en la 19-a jarcento.

La publikado de la gramatiko de Nebrija ankaŭ utilis kiel ilo por la diskonigado de la hispana lingvo, ĉar ekde 1492 la hispana Imperio etendiĝis per granda parto de la terglobo. Krome, la samtempaj aŭtoroj de novaj gramatikoj uzis la gramatikon de Nebrija kiel la bazo ortografia en siaj verkoj.[5]

Kritikoj redakti

La Gramática estis tre kritikata de kelkaj fakuloj, inter tiuj elstaras Juan de Valdés. Valdés kritikis la devenon andaluzan de kelkaj vortoj latinaj, kiujn li pensis kiel malpuraj kaj malĝustaj. Tamen, konsentis kun Nebrija en la principo reguliga de la hispana ortografio: La fonetika trajto de la hispana skribmaniero.[6]

Kelkaj gramatikaj fakuloj poste apartiĝis de la prononcado kiel la ĉefa argumento por fiksi la ortografiajn regulojn. "Fray Miguel de Salinas", defendis en sia verko en 1563 (Libro apologético [...]) la graveco de la "uzado", aludante ke la ĉiutaga kutimo kaj la maniero pli akceptata skribi iun vorton devindus esti la ĉefan argumenton por fiksi la ortografion de la hispana lingvo.[7]

Strukturo de la libro redakti

Nebrija dividis la studadon de la lingvo je 4 areoj:

  1. Ortografio. Samkiel en aliaj klasikaj verkoj, la ortografio aperas en la unua loko. Nebrija elektas la korespondadon fonetikan inter la lingvo parolata kaj skribata, kaj deklaras ke: «assi tenemos de escrivir como pronunciamos i pronunciar como escrivimos» ("Tial ni devas skribi tiel kiel ni prononcas, kaj prononci tiel kiel ni skribas").[3] Pro tio ĉi, Nebrija elektas la prononcadon kiel la bazo por priskribi la regulojn de la ortografio hispana.[7]
  2. Prozodio kaj silabo.
  3. Etimologio kaj prononcado.
  4. Sintakso.

Li skribis pri alia areo kiun temis pri la enkonduko de la hispana lingvo por tiuj, kiuj parolu fremdajn lingvojn. Nebrija dividis la paroladon je 10 partoj: substantivo, pronomo, verbo, participo, prepozicio, adverbo, interjekcio, Konjunkcio, gerundio kaj supino.[8]

Referencoj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gramática castellana en la hispana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti