Gram-kolorigo estas bakteriologia koloriga traktado, kiu faciligas identigon kaj priskribon de la bakterioj. Ĝin elpensis en 1884 dana kuracisto Hans Christian Gram. La Gram-reago respegulas la bazajn biokemiajn kaj strukturajn diferencojn de la bakterioj.

Bacillus cereus, mikroskope, gram-pozitiva
Pseudomonas aeruginosa, mikroskope, gram-negativa

Oni devas trakti dum la Gram-koloriga proceso la termofiksitajn bakteriojn per bazefika kristalviola kolorigaĵo, je kies efiko la ĉeloj koloriĝas purpurruĝa. Post tio, oni surverŝas la bakterian vitroplaton per jodida likvaĵo kaj iu organika solvaĵo (alkoholo aŭ acetono). La Gram-pozitivaj bakterioj restas purpuraj, ĉar ili havas solan dikan ĉelmuron, kiu ne estas trapenetrebla por la solvaĵo. La Gram-negativaj ĉeloj perdas sian koloron, ĉar ties ĉelmuro konsistas el pluraj maldikaj tavoloj, tra kiuj penetras la solvaĵo. En la lasta paŝo, oni kolorigas la vitroplaton per kontraŭ kolorigaĵo (safrano), kiu kolorigas la Gram-negativajn ĉelojn ruĝa.