Gramin-Banko

Gramin-Banko (bengale: গ্রামীণ ব্যাংক, Grāmīṇ Byāṃk, 'Gramin' signifas vilaĝo, do proksimume "vilaĝa banko", angle Grameen Bank) estas banko, kiu disdonas mikro-kreditojn al homoj sen enspezaj sekurecoj en Bangladeŝo kaj per tio celas lukti kontraŭ malriĉeco. La banka sekureco por repago de la kreditoj baziĝas sur grupa premo.

Ĉefa administrejo de Grameen Bank in Dako

HistorioRedakti

La projekto de Gramin-Banko ekfunkciis en 1976 en vilaĝo Jobra en Bangladeŝo. La 2-an de oktobro 1983 la fondinto Muhammad JUNUS transformis ĝin en bankan institucion surbaze de kreita ĉi-cele leĝo. Akciposedantoj en 95% fariĝis pruntedonintoj, 5% de akcioj transprenis la ŝtato. Ĝia ĉefa administrejo troviĝas en ties ĉefurbo Dako.

Ĝi kaj Muhammad Junus ricevis la Nobel-Premion pri Paco en 2006.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti