Gramofono

aparato por ludigi sonon registrita sur (nigraj) diskoj

Sondiskludilo aŭ pli mallonge diskludilogramofono estas aparato por noti kaj redoni voĉojn, kiun elpensis en 1887 Emil Berliner (anonco pri patento: 29-a de septembro 1887). La gramofono apartenas al mediohistoria suriga sistemo. Ĝi estis kiel ludiga aparato, la mekanika posteulo de fonografo.

Gramofona transportilo
Gramofonfabriko de Emil Berliner en Hanovro

Gramofono estas – male al fonografoj – ekipita per ronda plato (sondisko), sur kiu oni povas noti mekanike tonojn; la fonografo de Edison uzis por tio ankoraŭ cilindron. La sondisko de Berliner konsistas el plata, vaksokovrita zinka disko kiel tonportanto; ĉiu disko devas esti aparte produktita ĉe tiu procedo.

La komenco de la tonportanta multobligo povis komenciĝi en la jaro de 1892, kiam oni unuafoje prem-produktis nikel-kovritan kupronegativan diskon el vulkanizita gumo. Ŝelako estis uzita ekde 1895 kiel bazmaterialo por sondiskoj.

Vidu ankaŭ redakti